1984-2003 - (12)‎ > ‎

1986 - Ordesa Valo (dulingva)

SAT ANTAŬKONGRESO EN TORLA
verkis:  Antonio Marco Botella
Somero 1986


Tiu ĉi poemo estis verkita en la jaro 1986 okaze de la SAT-Antaŭkongreso okazinta en la vilaĝo Torla, ĉe la limo de la Valo Ordesa, kiun mi mem estis la organizanto, kaj iom poste mi publikigis en mia libro "Laboristaj Kronikoj" eldonita en la jaro 1996 en Beauville (Francio) kaj prezentita en SAT-Amikara Kongreso en Parizo.


Valo Ordesa

Mirinda, la bela valo!
Giganta rokar' silenta!
Ĉiuj verdoj sur l' arbaro
kaj  l' okroj sur rok' fiera,
dum saltas laŭ akvofaloj
brava riveret' ludema.....

Mi memoras, ja tre klara,
vian sorĉon, val' eterna:
plene hela kaj blupala,
plena je rumor' pratempa!
Ondo de parfum' lavenda
de l' altaĵoj milde venas,
miksita kun tiu buksa
ĝi  l' arbaron fajne plenas.

Kiom belas la spektaklo
Arazas
[1] saltante ŝtupojn!
La grandega cirk' Soaso
[2]
kun gigantaj rokaj muroj!
La piruetoj sur l' akvo
far' la surprizitaj trutoj
aŭ la gratĉiela alto
de mont' Perdido en brumo!
[3]
 
Kiom ĉarmas l' akvofaloj,
rokoj, la kolor' kaj lumo,
verdaj pinoj, kverkoj, fagoj
de tiu naturangulo!

Ne ekzistas val' pli bela!
nek rumora akv' pli brava,
nek verdoj pli vive helaj,
nek ciel' pli sorĉe rava!

La beleco de l' arbaro,
la grandeco  de la rokoj,
la murmuro de la akvoj,
la silento de la montoj,
plektas tian plaĉan markon
per logaj naturtrezoroj
kiuj faras la miraklon
krei el val' belan sonĝon!

Ordesa ja, en resumo
estas: rokoj, logo, arboj,
rojoj, montoj kaj parfumoj,
brizoj, trutoj, birdoj, kantoj:
eksplodo de  akv' kaj lumo!
Estas paradiza valo,
loko por la homa ĝuo!


Antonio Marco Botella
(El mia libro "Laboristaj Kronikoj)

Valle de Ordesa

¡Maravilloso hermoso valle!
¡Silenciosas  rocas gigantes!
Brillan los verdes del bosque
y los  peñascos ocres  silentes
mientras salta en cascada
un bravo riachuelo retozante.

¡Recuerdo con claridad  pura
tu encanto, valle eterno,
lleno de brillos y azur,
lleno de rumor  etereo!
Olas de perfume lavanda
nos llega desde lo  mas alto,
entre filas de boj las esencias
del  romero y  tomillo mezclados.

¡Cuan hermoso espectáculo es
el “Arazas”
[1] dando saltos!
¡El enorme circo de “Soaso”
[2]
con gigantes muros de peñascos!
Las piruetas sobre el agua
de las  vivas truchas retozando
o la altura  rozando el cielo
de Monte Perdido
[3] besándolo!

¡Qué encanto ver las cascadas,
las rocas, los  colores,  los gamos,
los verdes pinos, robles y hayas,
todo ese rincón tan mágico!

¡No existe valle más bello,
ni verdes más luminosos,
ni rumor de agua más brava
ni cielos más maravillosos!

La belleza de los bosques,
la grandeza de las rocas,
el murmullo de riachuelos,
el silencio  seductor  del monte,
crean un marco tan fascinante,
que solo el sabio Universo
sabe crear el gran milagro
de hacer de un valle, un ensueño!

Ordesa  en resumen es:
rocas, árboles y  perfumes,
riachuelos, montes,  cascadas,
brisas, truchas, pájaros, cantos,
una explosión de colores y de luces!
¡Es un bello valle paradisiaco,
un lugar para todos los disfrutes!

(de mi libro
"Crónicas de los trabajadores")
[1] - Arazas: rojo naskiĝinta en la cirko Soaso kaj iranta sub formo de kaskado ekde la "Ĉevalvosto Iriso" ĝîs tiu de la "Groto". Post 15 kilometroj, ĝi enfluas en la riveron Ara trapasante unue la valon Ordesa enkondukita inter montegoj ekde Goritz ĝis la ebenaĵo.
[1] - Arazas: riachuelo que nace en el circo de Soaso y baja en cascadas desde “la cola del caballo” hasta la “Gruta”. Tras 15 kms. desemboca en el rio Ara, atravesando, primero el Valle de Ordesa encajonado entre  montañas.

[2] - Cirko Soaso: impresa loko de rokmuroj vertikalaj, rondforma, kun altaĵoj inter 400 kaj 1000 metroj, ĉe la piedoj mem de Goritz, kie komenciĝas  la valo Ordesa.
[2] - El “Circo de Soaso” es un impresionante lugar de desfiladeros verticales en forma de círculo, con alturas entre 900 y 1000 m. a los pies mismo de Góriz, donde comienza el Valle de Ordesa.

[3] - Monto Perdido: La plej alta montopinto de la Centra Pirenea montaro: 3.355 metrojn alta, vera reĝo reganta la valon Ordesa.
[3] - Monte Perdido: la cumbre más alta del Pirineo con 3,355 m. de altura, verdadero rey que domina el Valle de Ordesa y todos sus alrededores.

Comments