1984-2003 - (12)‎ > ‎

1986 - Junulara SAT en Ejea

III ENCUENTRO INTERNACIONAL
DE JOVENES ESPERANTISTAS
IIIa INTERNACIA RENKONTIĜO
DE SAT-JUNULFAKO
verkis: José Antonio Fleta Zaragozano

EJEA DE LOS CABALLEROS, del 27-7-86 al 2-8-86




EJEA - 3A INTERNACIA JUNULARA RENKONTIĜO

Provizora Programo

La renkontiĝo daŭris sep tagojn, de la 27a de julio ĝis la 2a de aŭgusto de 1986.
Dum la renkontiĝo la matenmanĝo estis je la 9a horo, la tagmanĝo je la 14a horo, kaj la vespermanĝo je la 22a horo.

Dimanĉo 27a de julio
20:00 - Interkona vespero

Lundo, 28a de julio
        10:00 - Kursoj de Esperanto
        17:00 - Banoj kaj vizito al la urbo

Mardo, 29a de julio
          8:00 - Starto por viziti Zaragozon

Merkredo, 30a de julio
        10:00 - Debatoj
        19:00 - Folklora muziko "La Ĥota"

Ĵaŭdo, 31a de julio
        10:00 - Vizito al la "Kvin Urbetoj"

Vendredo, 1a de aŭgusto
        10:00 - Vizito al Bolaso
        19:00 - Debatoj
        21:00 - Vespermanĝo kaj Fermo de la Renkontiĝo

Sabato, 2a de aŭgusto
        10:00 - Matenmanĝo kaj adiaŭo






EJEA DE LOS CABALLEROS - EĤEA DE LA KAVALIROJ

Eĥea de la Kavaliroj, kun eŭfonia nomo kaj situanta proksimume 75 kilometrojn for de Zaragozo, ĉe la nordokcidenta flanko de la provinco, estas la plej dense loĝata de la tiel nomataj "Kvin Urbetoj" de Aragono, ĝis tia grado ke ĝi plifirmiĝis kiel ekonomia centro de la ĉirkaŭanta regioneto kaj kiel sidejo de la provinca juĝo-distrikto.

La loĝantaro preskaŭ atingas la nombron 16.000, tial ke ĝi estis unu el la Aragonaj loĝlokoj kiu spertis pli altan nivelon de vigla disvolviĝo dum la nuna jarcento, kaj konsekvence ĝi triobliĝis sian loĝantaron rilate al la jaro 1900.

Ĉar ĉiu efekto respondas al iu kaŭzo, ĉi tiu kreskado estas rezulto de la pretigo por akvumado je miloj da hektaroj, per akvo devenanta el la kanalo nomata "Las Bardenas", faciligita de la glata etendiĝo en horizontala tereno kaj bona kvalito de la kultura grundo. Ankaŭ influis sur tiu plibonigo la starigo de diversaj industriaj entreprenoj kiuj estas orientitaj al la kampara servo, kiel estas la fabrikado de maŝinoj por la agrikulturo.

Esperplena por Ejea estas la vastega Industria Urboloko nomata "Valdeferrín", tre taŭge aranĝita.
Novefonditaj belaspektaj kvartaloj estas instalitaj en la okcidenta flanko de la komunuma konturo: Bardena del Caudillo, El Bayo, Pinsoro, Valareña, santa Anastasia kaj El Sabinar.

HISTORIAJ KAJ URBAJ ASPEKTOJ

La nomo de Ejea spertis multaj ŝanĝoj tra la tempopaso: Setia, Xeya, Exeya, Exea ...

Tre antikva estas la ekzistado de Ejea: ĝi estis la vaskona kaj romia Setia, kaj la muzulmana Siya kiu estis konkerita de Alfonso la Ia "La Batalanto" por la Aragona regno je la jaro 1110a, kaj tiam oni nomis ĝin Exea. Resonanta famo akiris la Parlamenta Kunsido celebrata en la preĝejo Santa María, de Jaŭmo la Ia "La Konkeranto", ĉar de tiu tempo estis potencigita tiu tradicia politika institucio kiu estis la "Aragona Justeculo", peranta juĝisto inter la reĝo kaj iliaj subuloj. 

Dum la mezepoko oni rimarkas specialan elstaron de Ejea inter la "Kvin Urbetoj", ĉar ĝi estis ĉef-loko de sia juĝejo kaj superkunvenejo kaj ĝi enloĝiĝis reĝan palacon.

Trairante la diversajn kvartalojn de Ejea ne estas malfacile rimarki ĝiajn kreskantajn etapojn, kiujn per simpla maniero ni povas fiksi en tri, facile rekoneblaj hodiaŭ mem.

La plej antikva kvartalo kie lokiĝis Setia kaj la muzulmana Siya, okupas longan altaĵon, sufiĉe kaŝita de la domkonstruaĵoj sur ĝis suda deklivo, sed tre identebla en la norda flanko, kun akraj deklivoj, tre eroziigitaj.

Laŭ la Aragona terminaro ĉi tiu alta kvartalo estas konata kiel "La Krono", kaj entenas la kastelon de "La Zuda", la reĝan palacon de Jaŭmo la IIa, kaj la turo de la reĝino María, edzino de Alfonso la Va. Sed en tiu speco de mezepoka "akropolo", hodiaŭ difektita kaj kun malpliigita loĝantaro, la nura ekzistanta monumento estas la romanika preĝejo "Sankta Maria", krom kelkaj restaĵoj de murego.

Post la rekonkero far' de Alfonso la Ia, baldaŭ Ejea etendiĝis tra la ebenaĵo ĉe la bazo de la Krono, kiel atestas la romanika preĝejo de "La Savanto", kaj ĉi tiu areo kontinuas kun kategorio de tradicia centro en sia ĉefa placo, nomata "de Hispanio", kun aerliberaj vendejoj kaj la vigla kaj elstara strato "Mediavilla".

Lastatempe aperas la ampleksiga kvartalo, situanta sude de la ŝoseo nomata de la "Murego", hodiaŭ la plej grava vojo kun larĝaj stratoj kaj kvadratigitaj dom-grupoj, tiel kiel la distrikto fiksita sur la alia flanko de la rivero Arba de Luesia.

MONUMENTOJ 

Preĝejo "Sankta Maria de la Krono"
 
 

Pro ĝia situacio en la alta kvartalo, bone evidentiĝas per ĝia alta turo. Konsekrita en 1174a de la episkopo Torroja de Zaragoza, ĝi estas romanika templo konstruita per prilaborita ŝtono, altirante la atenton la ekstera finigo de kreneloj kaj la impona bloko de ĝia poligona absido, kies fundamento komencas ĉe la rando de la deklivo, kun klara defensiva intenco; same kiel la "Sankta Savanto", ili estis fortikigitaj preĝejoj, ne malofta kondiĉo dum la mezepoko.

Ĝi konsistas el ununura navo, volbe duoncirkle-forma, dum ĝia absido estas interne duon-ronda kaj kovrita de forna nerv-ornama volbo. La flanka portalo estas romanika, kun geometriaj reliefoj en la arkivoltoj kaj Kristo-monogramo sur la timpano. La ĉefan fasadon oni rekonstruis dum la baroka epoko, kaj al ĝi ne mankas monumentaleco, kaj apud ĝi staras la sobra turo finigita de kompleksa sonorilejo el baroka briko.

Preĝejo de "La Savanto"
 


Situanta en urba centro, estas alia romanika preĝejo iom pli posttempa al tiu de Sankta Maria (ĝi estis konsekrita ĉirkaŭ 1222a) kaj tre simila laŭ ĝia strukturo, kvankam ĝia absido estas interne poligona, volboforma en transepto. La ekstera fortikigita parto estas multe pli grandioza, ĝis tia grado ke ĝi rangas inter la plej bone fortikigitaj preĝejoj el la tuta mezepoka Hispanio, kun kreneloj sur la tuta navo, kaj du turoj kiuj staras apudflanke de la ĉefa fasado. La elementoj de ambaŭ turoj, kiuj montras posttempan epokon al tiu de la templo, estas gotikaj. Interne la ĉefa retablo enhavis pentraĵojn de la XVIa jarcento, kiuj kaŝigis aliaj antaŭajn de la XIIIa jarcento, hodiaŭ restarigitaj; la predikejo estas mudeharo-gotika, kaj la ĥorejo, ankaŭ supre situanta, sin apogas sur platereska arko. Inter la abutmentoj estas pluraj kapeloj, el kiuj elstaras tiu de Sankta Mateo, kun gotikaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj.

Preĝejo de la Dipatrino "de la Oliva"

 
 
         
La preĝejo de la Dipatrino "de la Oliva", situanta en areo tre bele urboplanita, kun ĝardenoj, estas la sanktejo de la patronino de Ejea, kaj bona ekzemplo de popola novklasika arta-stilo, datumita je la lasta triono de la XVIIIa jarcento, kun pentraĵoj en la kupolaj konkoj, pentritaj toloj kaj granda ĉefa retablo kun la gotika skulptaĵo de la Dipatrino.

Ĉefa placo de Hispanio kaj strato Mediavilla

 
Tiuj ĉi urbaj spacoj, interkomunikitaj de malalta arko, konservas ilian fizionomian de la XVIa ĝis la XVIIIa jarcentoj kun interesaj nuancoj. La placo fakte estas kvadrata, kun kelkaj portikoj, inteligenta profito de la nenivelita tereno kaj nekonfuzebla aspekto, montrante ke iam estas scenejo de taŭro-ludoj. Ankaŭ apude de tiu placo situas la Urbodomo, kaj en la placo elstaras alia konstruaĵo kun portalo apogita sur ŝtono kiu eble estus el la plej antikvaj de la urbo.


Rilate al la strato Mediavilla, ĝi konservas plurajn antikvajn nobeldomojn, konstruitaj per briko, kun renesancaj aleroj kaj galerioj, kun azuleĥoza friso en unu, kaj baroka niĉo-kavaĵo en alia.


AMUZAJ KAJ DISTRAJ LOKOJ

Proksime de la urba bloko de Ejea dkzistas tri diglagetoj de malsamaj karakterizoj, sed ĉiuj havas la komunan altiron de la akvosportoj kaj ekskursado.

Baseno de El Bolaso
 

Ĝi situas ĉe la dekstra flanko de la aŭtovojo kiu kondukas al Sádaba kaj oferas ok kilometrojn de bordoj, ornamitaj de densa arbaro. Apud la amuzaj instalaĵoj lokiĝas urba sporta komplekso. Oni kutime praktikis remilboaton, motonaŭtikon, akvoskion kaj fiŝkaptadon.

Baseno de Sankta Bartolomeo

Troviĝas proksime de la aŭtovojo kiu kondukas al kvartal-vilaĝo de Farasdués.

Lageto de Moncayuelo
 

Situas inter la vilaĝoj El Bayo kaj Pinsoro. Tiu loko ĝuas de privilegiaj faŭno kaj flaŭro, kies specoj estas diversaj. Ofte oni starigas kampadejon.


FERIOJ, GASTRONOMIO KAJ GASTIGADO 

La 14an de januaro oni celebras la tradician lokan feston "El Voto" kun rimarkebla religia karaktero.

La tiel nomataj "Festoj de la Akvo" okazas en aprilo. Ili rememoras la bonŝancajn atingojn pri akvumado, kies profitojn oni ĝuas de antaŭ kelkaj jarcentoj. Oni koincidigas ĝin kun la Festivalo de Ĥoraj Grupoj. 

La 24an de junio oni rememoras la patronon de la urbo, Sankta Johano Baptisto, per diversaj popolaj elmontroj, kaj laste la grandajn festojn por la patronino, Dipatrino de "La Oliva", kies dato estas fiksita dum la semajno kiu kunigas la unuan kaj la duan dimanĉon de la monato septembro.

La specialan karakteron de tiuj tagoj, oni prezentas per taŭro-ludoj, muzikaj spektakloj, gaja agado de amikecaj grupoj, kaj multaj aliaj amuzaĵoj, kiujn ĝuas ĉiuj partoprenantoj.

Oni povas trovi la plej bonan regalon de la kuirarto en la "Kvin-Urbeta" regioneto, kun fidelaj Aragonaj radikoj, en la Ejanaj gastejoj.

Comments