1970-1983 - (24)‎ > ‎

1983 - Poezio hispanaraba

POEZIO HISPANARABA

DU BELAJ POEMOJ ELARABIGITAJ
DE NIA SAMIDEANO
ANTONIO MARCO
Eldonitaj en la iama Bulteno de nia Aragona Esperanto-Societo "FRATECO"
"Nia Vivo" nº 1 (58) - Dua Epoko
decembro 1983a - paĝoj 14-16.



Antikvaj kronikoj rakontas, ke kiam Abul-Abbas venkis en Oriento apud la rivero Tigris la dinastion de Banu Umaja, kaj ordonis ekstermi ĝin, iu el la forkurintaj venkitoj alvenis al Magrebo unue, kaj poste, vokite de Andaluziaj maŭroj, al Hispanio, kie li starigis sendependan tronon en Kordovo. Temis pri princo Abd-al-Rahman, kies talento kaj kleraj inklinoj vekis entuziasmon kaj admiron, kaj tuj kreis la adekvatajn kondiĉojn por starigi en Hispanio fokuson de civilizacio, kiu baldaŭ superis iun ajn ekzistantan tiam en Eŭropo.

Al-Hola rakontas ke, en la palaco de la juna princo (jam Abd-al-Rahman la Ia) oni okazigis festojn pri literaturo kaj oni recitadis versojn; kaj elstaraj poetoj kunvenis en ĝiaj salonoj. La reĝo mem verkis poemojn, kaj unu el ili, verkita de li inspirate de palmo, kiun li mem semis en sia propra korto, diris:

Ho palmo! Ci estas kiel mi,
ankaŭ fremda en Okcidento,
malproksima nia tero de ni!
Cia patrio estas ja Oriento!

Ploru do, sed ci ja muta,
ne povas plori kun mi:
ci ne sentas en la koro profunda,
tiel akre kiel mi sentas ĝin,
la doloron kiu min turmentas
tiel longega malproksim'.

Se ci povus senti, ho palmo!
Certa mi estas pri ĝi,
ke ci plorus amarajn larmojn
kun sama sento kiel mi.

Kaj tiu palmo pri kiu parolas la princo-poeto, tiam fremda en Okcidento, iom post iom radikis en la Hispana grundo, kaj tiel loge kaj fidele sin sentis adaptita kaj identigita al tiu pejzaĵo, ke oni dirus ke en la pratempo ĝi naskiĝis ĉi tie mem: svelta kaj gracia, la hieratika palmo, estas ja karakteriza elemento de la Hispana pejzaĵo en la tuta sudo kaj oriento de nia lando, en intima rilato kun la medio, tiel, ke alia perspektiva formo estas absolute ne imagebla por tiuj pejzaĵoj. Tiu superba kaj eleganta profilo estis por ĉiam envicigita al la eterna linio de tiuj horizontoj kiel propraj.

Simila simbiozo okazis en multenombraj aliaj aspektoj de la kunvivado Hispana-araba dum tiuj longaj ok jarcentoj, kiuj evidente atestas, ke estis pli forta kio nin kunigis, ol kio nin disigis: tiam en Kordovo oni parolis romancan kaj araban lingvojn, kaj la kantoj de muezinoj estis aŭdeblaj same kiel la sonoriloj de preĝejoj. Toleremo kreis efektivan interŝanĝon de kunvivaĵoj kaj opinioj tre interesajn por ambaŭ kolektivoj, kies limoj aperis kiel promesplenaj.

Kaj Poezio ne estis ja escepto: kun la araboj, elementoj tute novaj invadis la Hispanan poezion, alportante al ĝi abundon da metaforoj superŝarĝitaj de bildoj: verbaj ĉarmaj-retorikaj artaĵoj kiuj forte influis la tiaman Hispanan poezion, pli racie kaj orde konceptita, sed sen tiu fantazio kiun kunportis la araba. Ambaŭ, la Hispana kaj araba, miksiĝis en unu sola dum jarcentoj. Distingi kiaj elementoj apartenas al unu aŭ alia estas esplora tasko kiun mi absolute ne pretendas plenumi.

La poezio Hispana-araba, apenaŭ menciita nun de specialistoj, meritas miaopinie, esti disvastigita kiel esprimo de beleco, kaj de epoko kiu disradiis la plej altklasan kulturon kaj pensadon de la civilizita mondo...

Mia pretendo estas elekti tiujn poemojn kiuj pli plaĉas al mi, traduki ilin Esperante, kelkajn en liberaj versoj, kaj prezenti ilin al vi laŭ stilo, tmpo, materio aŭ skolo tute ne submetita je ia ajn ordo. Kaj unua ekzemplo povas esti tiun kiun mi hodiaŭ aperigas, tradukitan de mi, tute ne rigore, laŭ mia modesta scio kaj kapablo, tamen sufiĉa por ke nia legantaro perceptu la ĉarmon kaj fantazion de la tiamaj poetoj.

Jen do poemo, verkita dum la XIa jarcento de Abu Hassan Ali ben Hisn, kies titolo estas:

KOLOMBIDO

Tro kio pli perturbis min
estis surbranĉa kolombido,
kiu inter insuloj de rivero
bligilis en siaj pupiloj
perlojn en siaj palpebroj,
oron en sia bel' profilo.

Pistak-kolora estis ĝia koliero,
ĝia brusto lazurŝtona,
ĝia kolo stare ŝanĝ-brila,
la dorso kaŝtankolora
kiel la plumekstremo flugila
kun rebriloj el la horo ora.

Nigra estis l' akra beko
kiel arĝenta kulmo brila,
kiam inka malseka helo
lumigas ĝiajn velurojn nigrajn.

Ĝi apogis sin sur branĉetaro
kvazaŭ ĝi estus en komforta trono
kaj kaŝis sub la flugilfaldo
la gorĝon, kun obstina zorgo.

Sed kiam ĝi vidis elverŝi
miajn senesperajn larmojn,
mia ploro ĝin timigis,
kaj sur la verda branĉo
siajn flugilojn ĝi etendis,
kaj en rapida forflugado
mian koron forprenis...

Kien ĝi iris?
Mi volas tion ignori.
Kiu povus scii,
kien iras birdo por plori!!!

Abu Hassan Ali ben Hisn
        XIa jarcento

Antonio Marco Botella

Comments