1970-1983 - (24)‎ > ‎

1983 - Esperanto sur lia vojo

Intervjuo al D-ro Fernando de la Puente

ESPERANTO SUR LIA VOJO

Intervjuis: V. H. LL.
Eldonita en la paĝoj 4-7 de la bulteno numero 255 de HEF
"Boletín" - año XXI - januaro/februaro de 1983

Jen ĉi-foje ni prezentas distingindan samideanon, D-ron Fernando de la Puente Solsona, kiu jam tre frue en sia infanaĝo —nur 11-jara li estis— komencis lerni la Zamenhofan Lingvon en la Zaragoza Esperanta Societo FRATECO, kies fidela kaj aktiva membro li plu restas. Estas feliĉa koincido, ke li kaj la societo nunjare jubileas: li, 75 fruktodonajn vivojarojn, plejgrandparte dediĉitajn al Esperanto; ĝi, la 75-an datrevenon de sia fondiĝo, okazinta en 1908-a, ekde tiu dato ĝi —la sola en Hispanio— funkciis seninterrompe ĝis nun.

Al D-ro de la Puente ni faris kelkajn demandojn. Jen liaj respondoj:

Kie, kiam, kiel kaj kial vi interesiĝis pri Esperanto?

Mi naskiĝis en Zaragozo, en 1908-a, la saman jaron de la starigo de la Zaragoza Esperanta Societo FRATECO. Do, ni ambaŭ estas samtempuloj. Verdire, en mia familio neniu estis Esperantisto.

Iufoje mia patro diris al mi, ke mi devus lerni la lingvon Esperanto, ĉar oni prezentas antaŭ ĝi gravan kaj profitdonan estontecon.

Verŝajne amiko lia parolis al li pri Esperanto. Konsekvence, mia patro kondukis min, kiam mi estis nur 11-jara, al FRATECO, kie mi komencis lerni Esperanton.

Mia unua profesoro estis sinjoro David Maynar, filo de s-ro Manuel Maynar Barnolas, esperantisto de ĉiama memoro.

Iom post iom, dum la lingvo eniris en mian menson, la esperantista ideo trapenetris mian koron, tiel profunde, ke ĝi restis tie por ĉiam, pli kaj pli forta. Tiel mi fariĝis vera apostolo de Esperanto, pro kio oni povas diri, ke al Esperanto mi dediĉis mian tutan vivon.

Konsekvence, en 1950-a mi fondis KEHA-n, kun kvar elstaraj kaj neforgeseblaj amikoj esperantistaj (María Casasnovas, Eusebio Maynar kaj la jam forpasintaj Pedro Marqueta kaj José Martínez). De tiam mi prezidas la Asocion. Fakte, same kiel mi povus diri, ke ,FRATECO estas mia esperantista patrino, mi ankaŭ povus diri, ke KEHA estas mia Esperanta filino. Ambaŭ estas en mia koro. Post 8 jaroj mi fondis, kaj redaktis de tiam, la trimestran revuon KATOLIKA ESPERANTISTO, organon de KEHA.

Estas sciate, ke vi daŭre aktivas en la hispana Esperanto-Movado, precipe en ĝia religia kampo, kies katolikan organizaĵon KEHA vi prezidas. Kiel, laŭ via kriterio, la esperantistoj povus —eĉ se modeste— kontribui, kaj al starigo de internacia akordo, kaj konsekvence, al la enradikigo de reciproka respekto inter la partianojn de la diversaj kredoj kaj ideologioj, nuntempe imperiantaj en nia senorientiĝa mondo?

Ni ne povas forgesi, ke la precipa penso de Zamenhof, en lia projekto krei internacian lingvon estis la interfratiĝo de la homaro. 

La frazo: «Se ĉiuj homoj parolus la saman lingvon, malamo intergenta ĉesus», estis la kerno de lia kreado. Tamen, tiu frazo ne estas realaĵo, kaj bedaŭrinde enloĝantoj de la sama nacio, kiuj kompreneble parolas la saman lingvon, vivas malpace. Sed estas pli bedaŭrinde, ke tio okazas inter esperantistoj, jen izoluloj, jen kunigitaj en grupoj aŭ asocioj. Ni devas forigi de ni tian malsanon.

La veraj esperantistoj devas sekvi la vojon de nia Majstro, kaj alpreni liajn sentojn. La unua parto de la devizo de KEHA estas: «per Esperanto al la Amo». Nia tasko estas ami la aliajn, indiferente kiuj ajn ili estas, ne atentante la koloron de ilia haŭto, iliajn kredojn, iliajn ideologiojn... ĉar ĉiuj estas niaj fratoj. Ni devas semi pacon ĉirkaŭ ni.

La afero estas, ke se ni estas malpacemaj, ni ne povos konvinki la aliajn pri «interpaca akordo». Ni devas esti ĉiam kaj ĉie apostoloj de la toleremo, de la Paco kaj de la Amo, per nia ekzemplo kaj per nia parolo.

Memorinda kaj kortuŝa estis por mi la jeno: Mi havis la honoron prezidi (kiel katoliko) kune kun Prof. Horsky (protestanto) la Ekumenan Kunvenon, okazintan dum la 53-a Kongreso de UEA en Madrido. Tie mi prononcis salutajn kaj ekumenajn vortojn al la ĉeestantaro, kaj mi elektis por la fino de mia paroladeto unu preĝon originale verkitan de la fondinto de la Protestantismo, Martin Lutero. Se ni deziras vivi kaj agi en tiu etoso de paco kaj amo, ni devas forkuri de la egoismo, kiu estas vera «anobio» de la amo.

Eble nia kontribuo al la starigo de frata paco inter la popoloj, kaj inter la personoj de diversaj kredoj kaj ideologioj restos malsukcesa, malgraŭ niaj klopodoj, sed ni ne devas malkuraĝiĝi pro tio. Nia tasko estas sekvi tiun strebon: obstine entaŭen! Ni ne forgesu la vortojn de «La Vojo»: Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas. Ni semas kaj semas konstante.

Cu vi spertis ia(j)n kurioza(j)n anekdoto(j)n en via esperantista vivo?

Mi ne scias, ĉu la sekvaj okazintaĵoj estas interesaj aŭ ne. Tamen, jen la unua: Mi kune kun aliaj tri esperantistaj amikoj (inter ili s-ro Marqueta), en la jaro 1954-a atingis trajne la stacidomon de Amsterdamo, por ĉeesti la Kongreson de UEA. Tie ni luis unu el la multaj taksioj, kiuj atendis, por iri al la rezervata loĝejo. Je la fino de nia vojo, kiam ni descendis, s-ro Marqueta montris al la ŝoforo kelkajn bankbiletojn, por ke li prenu la ĝustan monon, ĉar ni sciis nek la kvanton, nek la nederlandan lingvon por demandi tion, kaj la ŝoforo, domaĝe, ne sciis Esperanton.

La ŝoforo prenis du biletojn kaj faris geston, ke ili estas la ĝusta ŝuldo. Poste ni komentariis kun nederlanda esperantista amiko, kiu estis policisto, la ekscesan (laŭ ni) pagitan monon. Li konsentis kun ni kaj diris, ke tio estis friponaĵo. Bedaŭrinde ni ne sciis, kiu faris tion, ĉar ni preteratentis la numeron de la taksio.

Post unu jaro ni ricevis leteron de la nederlanda policisto, per kiu li komunikis al ni, ke finfine, post longa kaj elĉerpiga traserĉado, li sukcesis trovi la ŝtelistan ŝoforon, malgraŭ la manko de sufiĉaj informoj. Li estis punita, krom per la redono de la mono senrajte ricevita, kaj adekvata monpuno, per la ĉesigo de lia laborpermeso dum unu jaro. Nia amiko klarigis al ni, ke kvankam povus ŝajni al ni troa la puno, ni devus konsideri, ke ni estas eksterlandanoj, kio pligrandigas la kulpon. Kompreneble oni sendis al ni la ŝtelitan monon, kiun ni reprenis danke al Esperanto.

Jen alia okazintaĵo: Estis je la jaro 1966-a. En Budapeŝto (Hungarujo) okazis la 51-a Universala Kongreso de Esperanto (UEA). Ni intencis ĉeesti al la Internacia Balo, spektaklo vere vidinda. En la loko, kie ni  vespermanĝis, ni demandis kiamaniere ni povas atingi la Foirejon, en kies grandega halo okazos tiu Balo. Oni diris al ni, ke en la apuda placo estas haltejo de aŭtobuso, kiu kondukos nin tien. Ni devos descendi en la kvara haltejo, kaj ni vidos de tie la grandan lumigon de la Foiro. Kiam ni descendis, ni vidis nek la Foiron, nek la lumigon, nek personoj al kiuj demandi. Finfine aperis unu sinjoro. Al nia demando, li respondis montrante al ni larĝan kaj longegan straton: «Rekte, tri kilometrojn». Ni estis veturantaj en la kontraŭan direkton!

Kaj fine, kian mesaĝon vi transdonus al la esperantistoj nialandaj, por ke ili plej entuziasme alportu sian sableron al la Movado, cele al la definitiva oficialigo de Esperanto en Hispanio?

Ili devas antaŭ ĉio perfektigi senĉese sian lingvoscion. Sen nia plena kono de la lingvo ni ne povos trudi Esperanton al la aliaj. 

Due, ili ne devas preterlasi okazon paroli en sia medio (amika, kunula, profesia, religia, politika ktp) pri Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj. Ekzemple: okaze de televidaj elsendoj, en kiuj oni aŭdis eksterlandanon, parolantan sian propran lingvon (kiel ordinare okazas en «La Clave»), kies vortoj estas tradukataj de.alia persono. La sperto instruas nin pri la manko de simileco inter unu kaj alia parolo; la tradukanto multfoje ŝanceliĝas kaj tradukas nur duonon de la frazoj. En tiaj okazoj, ni povas reliefigi la avantaĝojn de Esperanto.

Alia afero estas la koloniismo, kiu supozas trudi nacian lingvon, kiel universalan helpligvon. Neniu lando rajtas trudi sian ligvon al la aliaj, ĉiuj landoj devas esti sub la sama nivelo. Oni povas paroli pri tio kun la aliaj. Kaj, kiel ambaŭ, estas multaj aliaj motivoj por propagandi Esperanton.

Aliparte, ni devas antaŭvidi la problemon, kiu prezentiĝos, kiam Esperanto estos oficialigita en Hispanio, kaj ĝia lernado devigata en la lernejoj. Tio estas, la manko de sufiĉaj taŭgaj profesoroj. Tamen, jam de nun, tia problemo ekzistas en multaj lokoj. Oni ne povas starigi eblajn kursojn en diversaj lernejoj pro tiu manko.

La definitiva oficialigo de Esperanto en Hispanio (same kiel en la mondo) nur okazos, kiam la nombro da esperantistoj estos grandega. Pro tio, la tasko de ĉiuj estas propagandi la lingvon ĉiam, ĉie kaj senĉese, kaj ankaŭ ĉiam, ĉie kaj senĉese forigi la malkomprenojn pri nia lingvo, kiuj faras ĝin ridinda aŭ mokinda por tiuj, kiuj supraĵe juĝas nin.

lntervjuis V. H. LI.

Comments