1970-1983 - (24)‎ > ‎

1983 - E-Kongreso en Zaragozo

LA ESPERANTA KONGRESO EN ZARAGOZO

Eldonita en la paĝoj 3-9 de la bulteno numero 259 de HEF
"Boletín" - año XXI -septiembre/octubre de 1983


Ĉijare la hispanaj esperantistoj kuniĝis en Zaragozo por eksterordinara Kongreso, ĉar krom la okazigo de la 43-a Hispana Kongreso oni festis la jubilean 75-an datrevenon de "Frateco".

Prezida tablo dum la solena inaŭguro de la Kongreso
 
Sub la kadro de la moderna kaj impona konstruaĵo "Centro de Exposiciones y Congresos de CAZAR" la 21-an de julio okazis la Interkona Vespero. Preskaŭ kvarcent esperantjstoj ĝoje svarmis en la kongresejo, ĉar la plej multo nur unufoje en la jaro reciproke renkontiĝas por kongreso. Multe surprizis la filatelistojn kaj eĉ nefakulojn la Filatela Aragona Ekspozicio pri Esperanto, jam inaŭgurita la 18-an de julio.

La 21-an de julio, ĵaŭdon matene okazis la kunsido de la HEF-estraro kun delegitoj de Grupoj; laŭkutime oni traktis internajn aferojn. Post la Malfermo de la Kongreso okazis la oficiala fotado antaŭ la portalo de la Fakultato de Medicino kaj vespere okazis la ekzamenoj pri esperanto-scio kaj la hispana prelego. La preleganto, s-ro. Adolfo Castillo Genzor komencis sian paroladon dirante ke li ne faros lecionon nek mitingon ĉar li estas inter amikoj por dialogi. Post la mencio de siaj rilatoj kun Rafael Gaston kaj Sancho lzquierdo, li asertis ke Esperanto naskiĝis antaŭ ol ĝin kreis Zamenhof. Okcent jarojn antaŭe en monahejo, Gonzalo de Berceo inventis "esperanton". El la disigita kaosa latino, li faris la hispanan lingvon. Kiel anekdoton Castillo rakontis ke kiam nia reĝo Karolo la Unua kaj Kvina de Germanujo komencis sian regadon, li ne sciis la hispanan lingvon. Li esprimis sin per la flandra lingvo kaj dum li ne sciis la hispanan, li ne sukcesis en la regado.
 
Rilate la malkovron de Ameriko, li komentariis ke Kristoforo Kolumbo manifestiĝis nekapabla regi. La  festotago 12-a de oktobro ne devas esti la tago de la raso, sed de la lingvo. En Ameriko estas multaj rasoj, la hispanoj fondis universitatojn, konkeris konsciencojn. La hispanoj iris al Ameriko por servi. La instrumento ne estis la kulturo, unue estis la justo kaj poste la lingvo. Oni diras ke "nur unu lingvo kaj unu sola kredo". Dum la Centjara milito la du intermilitantaj reĝoj parolis la saman lingvon, ĉar la havaĵoj estis tio plej grava. Kontraŭe Esperanto nur per la amo sukcesos. Esperanto estas la kuniĝo de amo kaj frateco.

Prof. Adolfo Castillo prelegante

Esperanto venis ĉijare al Zaragozo, la urbo de la grandaj sintezoj. La rivero Ebro naskiĝas en Kastilio kaj finiĝas en Katalunio. Laŭ diro de Sankta Johano la verbo estis Dio. La verbo faris ĉion. Sed nun ni troviĝas en kompleta Babelo, 2.500 lingvoj kaj aliaj dialektoj. Nur en Aŭstralio 500 triboj parolas 500 lingvojn. Paroli estas kompreni kaj kompreni estas ami. Kiel diris Zamenhof en Boulogne-sur-Mer la Interna Ideo de Esperanto estas tre grava.

Kiel finon de sia disertacio li rakontis fablon pri la najtingalo kaj la frugilelo. La najtingalo parolas bone, sed la frugilego malbele blekas. Ni parolu en Esperanto kiel najtingaloj, ne kiel frugilegoj kiuj plej abundas.

VENDREDON
-la 22-an de julio-

Frumatene okazis Fakaj Kunvenoj, inter ili tiuj de Hispana E-Asocio "Anton Balaguer" (Hispana  sekcio de M.E.M.). H.E.J.S. (Junulara Sekcio de H.E.F.): I.L.E.I. (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) Hispana Sekcio; Hispana Esperanto Fervojista  Sekcio..., kaj sekvis la  Simpozio pri Komunikado.

Unue prelegis Peter Schilperoord, organizanto de la Grupo Kvin Pintoj el Londono, kiu traktis en rilato al la komunikado, pri arto kaj Teknologio. Li diris, ke la komunikado mem ne estas io nova! Male ĝi estas samaĝa kiel la vivo sur nia planedo. Homoj - kaj  bestoj - ĝin daŭre aplikas, plej diversmaniere. Sen ĝi, socia vivo ne estas imagebla. Prahistorie la komunikado konsistis el gestoj, vizaĝesprimoj, sonoj (ĉu gruntoj, krioj aŭ voĉoj), signaloj - fum- aŭ lum-signaloj - helpe de instrumentoj, kiel tamtamo, fajfilo, k.t.p. Precipe en la lasta jarcento la Arto kaj la Teknologio kreis tre potencajn rimedojn. Telegrafo, telefono, filmo, radio, televido, videobendo, satelitoj, komputilo kaj multaj aliaj. Nun la plej pratempaj esprimiloj - la gestoj - ankoraŭ ludas gravan rolon. Sed la ĉefa esprimilo, por ni esperantistoj, estas lingvo. Aŭ des pli bone: lingvoj. Ni bezonas niajn respektivajn naciajn lingvojn por antaŭenigi nian komunan internacian lingvon Esperanto. Tamen, li diris, atentu! Antaŭ duonjarcento iom ĉifonaspekta flugfolio taŭgis por nia celo, sed nun ne. 

Same eksmodaj estas la afiŝetoj gluitaj sur butikfenestroj. Ili perdiĝas inter tiuj, kiuj instigas al aĉetado de eluzitaj aŭtomobiloj aŭ lavomaŝinoj. Kiujn rimedojn ni, do, apliku? Se eble... la samajn, kiujn aplikas la grandaj firmoj kaj produktistoj; la plej modernajn je nia dispono! tio ĝuste estas la celo de Grupo Kvin: informi kaj instrui per plej modernaj rimedoj.

Ankoraŭ nun troviĝas homoj en Britio, kiuj eĉ ne scias... kio estas Esperanto! Sed kontraŭe, la tuta mondo scias, kio estas... Koka-kola! Kial Esperanto ne estas sampopulara? Nu, kelkaj inter ni opinias: pro tio, ĉar ni pli malpli donacas Esperanton al iu ajn, kiu bonvolas akcepti ĝin. Do, ni, ne povas fari profiton. Pro tio, ni ne havas, kaj eble neniam havos, la necesan kapitalon por grandskale kaj efike reklami nian lingvon. Tamen, tiu manko de mon-rimedoj ne signifas, ke ni neniam povas atingi sukceson. Estas je nia dispono aliaj rimedoj: nia idealo nia konvinko kaj plej diversaj kapabloj, kun la ingrediencoj entuziasmo kaj dediĉo. Vivanta ekzemplo pri tio estas "Grupo Kvin". Ni varbis simpatiantojn, moralajn kaj financajn subtenantojn kaj fakajn konsilantojn. 

Peter Schilperoord rakontis pri la travivaĵoj, kiuj atingis la sukceson elsendi kurson de Esperanto en universitataj radiostacioj; pri la kaset-bendoj kaj kaset-kurso kun vortaro kaj legomaterialo. Per celtrafa reklamado, nia komunikado fariĝis sukcesa.

De multaj landoj alvenis petoj por traduki nian kurson. Jam aperis en traduko itala, islanda, dana kaj sveda. Bedaŭrinde ni ankoraŭ ne ricevis novaĵojn, ĉu iu intencas traduki ĝin en la hispanan!

Li konkludis: Ni vojaĝis de la pratempo al la epoko de la komputiloj (ni iom haltis en la periodo de lamultobligiloj). Ni ankaŭ venis de la simpla uzado de la telefono al uzo de la telefono por pri-informi kaj instrui Esperanton. Malgraŭ tio, ke nia Movado estas iom malnovmoda, uzante malnovajn rimedojn, ni nun havas seriozan eblecon ŝanĝi tion kaj transsalti subite - tre subite - en la 21-an jarcenton de nia Mondo! 


Post kelkaj pluaj intervenoj partoprenis en la Simpozio pri komunikado Luis Hernandez Garcfa. Li en sia parolado rimarkigis la eventon de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj Kaj la Komunikado en rilato al tiuj rajtoj. Menciinte la Deklaracion de la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano fare de la Franca Revolucio, kaj la moderna deklaro de la Ruĝa Kruco, li diris ke tiuj rajtoj jam estis formulitaj kiel naturaj rajtoj en la 15-a jarcento fare de Francisco de Vitoria kaj ke agi kontraŭ la amikeco estas agi kontraŭ la naturaj rajtoj.  

Kiel defendi la Homajn Rajtojn? Kiamaniere tion solvi? Ni havas la solvon, kvankam oni ne aŭskultas nin. Zamenhof trovis la plej efikan solvon en la internacia komunikado. Neŭtrala internacia komunikilo estas efektigilo de la Homaj Rajtoj, ĝi estas Esperanto. La klopodo por Esperanto estas klopodo por la Homaj Rajtoj.

Oficiala  Akcepto fare de la Urbaj Aŭtoritatuloj

Tagmeze okazis la Oficiala Akcepto fare de la Urbaj Aŭtoritatuloj. Nin akceptis la Delegito de Kulturo per bonvenigaj vortoj: "Fronte al egoismo kaj perforto, la esperantismo prezentiĝas kiel kihota celado. La demokrata konsilantaro helpas kun speciala intereso Esperanton - instrumento de komunikado - kiun la publikaj institucioj devas pli apogi. La komprenado estas firma malvolviĝo de la kulturo. La zaragozanoj devas lerni esperanton, ĉar Esperanto estas kulturo"

Nia Prezidantino dankis pro la komprenado de nia mesaĝo. "Ni bezonas la apogon de la demokrataj institucioj. Dankon"

Lunĉo sekvis la akceptan parolon. En la kongresejo ni aŭskultis la gravegan paroladon de Juan Regulo Pérez, nia universitata profesoro de La Laguna. Li skize diris: "La gravo de la socia komunikado estas fakto. La fundamento de la socio ne estas la socia kontrakto, ĝi estas la vorto, ĝi komenciĝis kiam la homoj konversaciis, eĉ per gestoj"

Niaj politikoj kaj religioj apogas sin sur sonoj, estas sencoj. Tamen diri ke la socio estas komunikado estas taŭtologio. Diri ke la socio estas komunikado ne estas multe, la realaĵo estas la konscio, ĉar la tuto, de post la komenciĝo de la historio povas reduktiĝi al Ml ESTAS kun la variantoj Nl ESTAS LA  POPOLO ELEKTITA, Nl ESTAS LA KLASO ELEKTITA. La verbo estas singulara aŭ plurala. Ĉio socia estas plurala, ĝi estas malplena verbo, kiu sin realigas per predikativo. La sistemoj transformiĝas en sistemojn de sistemoj, ĉiam la lingvo estas la sama: ĉu hispana, ĉu japana. De la lingvo oni iras al la komunikiloj. Ili ne estas lingvoj, ili estas la rezulto de konvencio, ili estas kanaloj kaj neŭtralaj. La televido respondas al la nuna socio. Multaj komunikiloj tempe transiris: Ni uzas fenican alfabeton.

En kiu ajn religio aŭ reĝimo la homoj legas ĵurnalojn, vidas filmojn. La bildoj universaliĝas. Ni aperas sur la televido kaj ankaŭ la Papo. Estas interrilatoj inter la komunikiloj.

Ne ekzistas socio sen poemoj. La ligo inter poezio, muziko kaj danco estas tre antikva. lli disiĝis en prozo kaj kanto je unu ekstremo, je alia ekstremo, la tipografio. Aperis la libro.

Oni aŭskultas publike, sed legas individue. La poezio estas ritma parolo. Ĉiu poemo enkorpiĝas en sonojn kaj ritmojn. 

Tio estas la lingva aspekto de la komunikado kun la nuntempaj radio kaj televido. La alia areo de la komunikado estas la presarto. Danke al tiu komunikilo estis konceptita Esperanto.

La presarto ne povis esti inventita, ĝi fariĝis bezono. Kia estis la sciado gis la preso? Ĝi estis konfidenca, io esotera. La scio estis privilegio de elektitoj. La romkatolika eklezio adoptis tiun sistemon. Sciado nur por malmutaj elektitoj. 

La presado povas informi ĉiujn per la libroj. Bremsi la presadon, la Papoj ne povis. Ili trovis necesa kontroli la presarton. 

Disvastiĝis la tipografio. La Turkoj konkeris Bizancon kaj alvenis manuskriptoj. Oni malkrovis novajn landojn. La vivo fariĝis grandioza. Kio estas la vera filo de la presarto?: La Reformo, Koperniko, Bakono, Kalvino, Rousseau! Rabelezo,  Don-Kihoto. Dank' al  la presarto Lutero kontraŭvenkis, kaj estis Galileo. 

Kion signifas tio? Ĉiu jarcento havis sian gloran inventon. La sangan cirkuladon, ekzemple. Sed ekzistas aliaj gloraj ekzemploj de homa stulteco. Pariza universitato ne agnoskis la mikrobojn. Ni ankaŭ ne agnoskis la kapablon de Severo Ochoa. Esperanto ankaŭ havas sperton pri la eminenta stulteco.  

Per la tipografio eliris la Enciklopedio de la franca liberpensado kaj due la genia verko de Zamenhof la unua libro pri lingvo internacia. Ĝia intelekta forto estas tiel forta, ke danke al ĝi ni kunvenas ĉi tie. 

La presarto estas en si mem poezio, tiu apogilo per kiu leviĝas la homo! Dank' al la presarto ni povis unuafoje scii, ke la homoj loĝas sur simpla sapveziko. Verko estas la frukto, estas la libro. Verko en Esperanto estas libro. 

Post la esperanta disertacio venis  la 

Omaĝo al la Veteranoj

Vfctor Ortiz, prezidanto de "Frateco", diris kelkajn vortojn por honori la memoron de la fondintoj de "Frateco". Ili prenis la torĉon laborante, ĉu en favoraj cirkonstancoj, ĉu en nefavoraj. Ortiz diris, ni daŭrigu antaŭen  - rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante -. 

D-ro Sancho lzquierdo, nome de la veteranoj, dankis al ĉiuj kaj direktis siajn vortojn al la junularo: junuloj sekvu nin! 

Salutis en omaĝo al la veteranoj unue la eksterlandanoj kaj sekve la reprezentantoj de landaj sekcioj kaj esperantistaj grupoj. 

La Prezidantino de H.E.F. reliefigis la gravan rolon de "Frateco". Du el tiuj fondintoj konis persone D-ron Zamenhof en Barcelona en 1909-a kaj menciis la solidarecon de "Frateco" kun la aŭstraj orfoj de la Unua Mondmilito.

Por paŭzo, la artistino s-ino Encarnacion Ferre akompanata de sia filino per gitaro, deklamis belajn poemojn kaj kantis kanzonojn en Esperanto kun vera altnivela arto. Poste kaj ceremonie estis disdonitaj diplomoj al la veteranoj, unuavice al la vidvinoj. Je la fino s-ro Hernandez Yzal, kun gratulaj vortoj, donis la medalon "Premio Klara Silbernik" al s-ino Alicia Aznar Lahoz, edzino de d-ro Fernando de la Puente. 

SABATON
 -la 23-an de julio- 


Matene okazis la kolektiva vizito al la arthistoriaj monumentoj de Zaragozo kaj vespere la Ĝenerala Kunveno de H.E.F. 

La Ĝenerala Kunveno komenciĝis per raporto de la Estraro pri aktivaĵoj kaj ĝin sekvis diskutado pri modifo de kotizoj, informo pri "Boletin", normoj kaj reguloj pri organizo de Kongresoj, modifoj en la ekzameno de esperanto-scio, kaj proponoj pri kongresurboj. La venonta jaro la Kongreso okazos en Sevilla kaj por 1985-a estis elektita Cartagena; por 1986-a du proponoj: Santiago de Compostela kaj Alcoy; kaj por 1987-a, la Jubilea Jaro, oni proponis Madridon. 

Nokte en la Teatro de la Specimena Foiro ludis, kantis kaj dancis el aragona folkloro la altkvalita baleto "Aragona Bastiono". 

DIMANĈON
-la 24-an de julio-

 
Dimanĉon matene en la Preĝejo "San Jose Pignatelli", la parokestro "Del Pilar" Juan Gasca, celebris la Sanktan Meson. En sia prediko li atestis pri la nuna stato de nia epoko: Troa laboro, bruado, dezirego pri materialaĵoj, laceco de spirito, mankoj de konvinko kaj fido. Tamen, lukto por defendi la Homajn Rajtojn.

La ateistoj ankaŭ laboras por la aliaj. La ateistoj ne preĝas, la aliaj religioj preĝas malsimile.  

La preĝado ne estas nur peti. Dio estas super la homo. Se ni klopodas por serĉi Lin oni Lin trovas. 

Ĉu la moderna homo scias preĝi? Sankta Tereza diris: Ne multe pensu, se multe amu. Se mi praktikas karitaton mi ne bezonas preĝi. Sed, la preĝado estas fonto de energio. Preĝe ni povas peti ĉion. Ni petas por la spirita kaj materia sukceso de Esperanto.

EN  LA  VESPERO

Simpozio pri la Centjara datreveno de Esperanto

Malfermis la simpozion Salvador Aragay kaj menciis la aperintan broŝuron de UEA "Kiu faras Kion", en kiu la aŭtoroj, Anna Brennan kaj Renato Corsetti, prezentas la planojn ellaboritajn de UEA pri la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj resumis ĝian enhavon. 

Li faris demandojn: Kiel omaĝi Esperanton? Kiel fortikigi la progreson de Esperanto en nia urbo kaj la tuta lando? Eble estos interese ŝanĝi nian koncepton pri organizado kaj de nun studi serioze kiajn aranĝojn organizi? Kiel nia tuta lando povas kunlabori kun UEA? Kiel nia gazetaro faru favoran kampanjon por la centjara jubileo?  

"Estimataj samideanoj: Ni havas gravegan defion pri la unika evento de nia esperanta vivo. En nia lando ekzistas 30 esperantistaj asocioj kaj 4 esperantaj sekcioj. Nia unua agado devas esti kunigi la individuajn kaj grupajn agadojn kaj por tio estas necese starigi Hispanan Jubilean Komisionon".

La parolo de s-ro Aragay malfermis viglan diskutadon. Estis proponita Patrona Komitato; alia propono, ke infanoj ĉeestu kongresojn, helpe de onkloj-esperantistoj; okazigi en 1987-a imponan Kongreson en Madrido kaj alia propono por Barcelona en memoro de la ĉeesto de d-ro Zamenhof ĉe la tiea Universala Kongreso en 1909-a. Fine, estis nomumita Hispana Jubilea Komisiono por tuj agi, gvidata de s-ro S. Aragay. 

Fermo de la Kongreso

Malfermis la kunsidon nia Prezidantino. Dankis la Sekretario al ĉiuj agantoj kaj partoprenantoj kaj paroladis s-ro Antonio Marco, Sekretario de L.K.K., kiu komencis per - Ĉio finiĝas - sed antaŭ ol la - ĝis revido - li faris skizan historion de "Frateco". Dum la ekzisto de "Frateco" la societo vidis du mondmilitojn kaj spertis nian propran kaj dum tiuj travivaĵoj ne mankis kuraĝuloj por repreni la torĉon. S-ro Marco Botella, kiu verkis kronikon-historion de "Frateco" admonis labori pli solidarece, ĉar la individuismo ne estas konstrua. "Klopodu por ke via Grupo estu pli komunikema kaj ekestu etoso por kunmarŝi solidarece kaj aranĝi la centjaran datrevenon de 'Frateco'"

La Prezidantino disdonis la Diplomojn de la ekzameno pri esperanto-scio kaj legis la KONKLUDOJN de la Kongreso:

La  partoprenantoj en la 43a Hispana Kongreso de Esperanto, okazanta en Zaragoza de la 21a ĝis la 25a de Julio aprobas la jenajn KONKLUDOJN:

1-e. Profitante la partoprenon de latinamerikaj reprezentantoj en la Kongreso, oni konsentis ampleksigi kaj intensigi la kontaktojn kun tiuj Esperantaj Organizaĵoj. 

2-e. Okaze de la Deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj, pri la INTERNACIA JARO DE KOMUNIKADO, la esperantistoj konkludas, ke ne estas ebla internacia komunikado sen neŭtrala lingvo, en la diverspopolaj rilatoj.
 
3-e. Konsiderante la neceson, ke la ekzamenoj de Esperanto atingu la plej altan nivelon, starigi Universitatan Komisionon nomumitan tiucele por atingi tiun celon. 

4-e. Intensigi la komunikadon por plibonigi la interrilatojn inter la diversaj generacioj de esperantistoj profitante la sperton de la veteranoj kaj la viglecon de la gejunulpj. 

5-e. Gratuli la Universitaton de Santiago de Compostela kaj Prof. Alfonso Núñez kaj komisii la Estraron de H.E.F. por la realigo de la Internacia Preŭniversitata Kurso pri Matematiko, Kemio kaj Fiziko en Esperanto.

6-e. Plibonigi la helpon de la esperantistaro al la Organizaj Kongresaj Komitatoj por ke ili povu realigi pli fruktodonan laboron.

7-e. Starigi Jubilean Komisionon por la Centjara Datreveno de Esperanto okazonta en 1987-a, kiu inde preparu tiun eventon.

8-e. Esprimi nian dankemon al la Aragonaj Aŭtoritatuloj, precipe al la Zaragoza urbestraro, Provinca Delegacio de la Ministerio pri Transporto, Turismo kaj Komunikado; Sparkaso de "Zaragoza, Aragón y Rioja"; Sparkaso "La Inmaculada" kaj ceteraj instancoj kaj personoj kiuj efektivigis ĉi tiun Kongreson.
 
La Prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato s-ro Jaime Benito Cedo resumis la programerojn kaj agadon de la Kongreso kaj la Prezidantino de H.E.F. alvokis la reprezentanton de Sevilla por transdoni al li la flagon de la Kongreso. 

Post la Kongreso kaj kvazaŭ ferio-fine ni ekskursis al la Parko Ordesa en la Pirenea Montaro.  

Grupo da kongresanoj ĝuante la ekskurson
al Parko Ordesa

Oni devas ankaŭ mencii ke la gejunularo aranĝis festojn kaj ludis teatraĵon kaj per sia bulteno "Senhontilo" kun la devizo "La Kontraŭkrokodila agado venis al Zaragozo", ili  admonis; "Ĉu ni rezignacias nur skribante konkludojn? Kion faris la diversaj hisparjaj esperantaj grupoj por la paco? Ĉu vi rememoras la konkludojn de Málaga?"

Do, ke la faroj certigu la vortojn. Ĝis Sevilla! 

G. MOYA  
Comments