1970-1983 - (22)‎ > ‎

1983 - Baziliko Nia Sinjorino Pilar

BAZILIKO NIA SINJORINO PILAR

María Isabel Oliván Jarque
Eldonita en la paĝoj 3-5 de la bulteno numero 256 de HEF
"Boletín" - año XXI - marto/aprilo de 1983

Antaŭaj al la nuna konstruaĵo, estis aliaj dum diversaj epokoj, el kiuj ankoraŭ oni konservas fragmentojn aŭ verkojn kiujn mi poste komentarios. La templo de Nia Sinjorino Pilar, estas hodiaŭ, baroka konstruaĵo kiel rezulto de sinsekva interveno de pluraj aŭtoroj, malgraŭ tio oni atingis surprizigan unuecon en ĝia tuto. La unuaj laboroj komenciĝis dum la somero de la jaro 1681-a, laŭ desegnoj kaj skizoj de Felipe Sanchez, ne grave modifitaj de Francisco de Herrera. Je la duono de la 18-a jarcento, - jam tre progresinta la ĝenerala konstruado -, oni komencis la Sanktan Kapelon kaj dekoraciis la volbojn.

Por konstrui la Sanktan Kapelon venis al Zaragoza ekde la kortegurbo en la jaro 1750-a Ventura Rodríguez, kiu samtempe faris ŝanĝojn en la templodekoracio kaj preparis serion da projektoj por kelkaj partoj ankoraŭ ne finitaj de la Baziliko. La Sankta Kapelo, konstruita inter 1754-a kaj 1765-a prezentas strukturon tre similan al la itala baroko, realigita per noblaj materialoj: bronzo, jaspo kaj marmoro. La konstruo estis gvidata de la zaragozana skulptisto José Ramirez, aŭtoro de la skulptaj ensembloj: Veno de Sankta Maria Virgulino kaj la Konvertiĝintoj. Tiu belega ensemblo estas ĉefa verko de la 18-a jarcento.

Kvankam estas kelkaj postaj, la freŝdekoracioj de la plej gravaj volboj estas faritaj dum tiuj jaroj de la 18-a jarcento. Oni pentris tiujn kiuj kovras kaj ĉirkaŭas la Sanktan Kapelon, laboro farita de elstaraj pentristoj. La dekoracio de tiu kupolo kiu kovras la Sanktan Kapelon estas de Antonio González, kaj reprezentas la temon pri la Veno de Santa Maria Virgulino kaj pri la starigo de la unua kapelo en ŝia honoro; ĝi sekvas la linion de la itala baroko. La kupoloj malpli grandaj kiuj ĉirkaŭas tiun, estis pentritaj de fratoj Francisco kaj Ramón Bayeu escepte de tiu, kiu estas antaŭ la kapeleto de Sankta Joaquín pentrita de Francisco de Goya. Tiuj pentritaj de ambaŭ fratoj Bayeu, estas tre okulfrapaj, kaj simbolas temon rilatantajn la Virgulinon: Reĝino de Patriarkoj, Reĝino de ĉiuj Sanktuloj, Reĝino de ĉiuj Virgulinoj, Reĝino de ĉiuj Konfesantoj, kaj Reĝino de Profetoj.

Sed, sendube, el tiuj verkoj la plej gravaj apartenas al Francisco de Goya. La unuan li realigis sur la volbo de Koreto en la jaro 1772-a kaj la temo estis Adoro de la nomo Dio, verko kiun li konceptis laŭ stilo de dekoracioj de roma baroko. Kelkajn jarojn poste, li pentris la cititan kupolon kun la temo Reĝino de Martiroj, kiun li finis ĉirkaŭ la jaro 1781-a. Ĝuste estas tiu ĉi verko kiu motivis tiom da malkonsento inter la kanonikaro kaj la pentristo, tiamaniere ke Goya definitive forlasis kunlabori en tiu templo fininte la pendoskulptaĵojn de tiu kupolo simbolantajn la Fortecon, la Paciencon, la Karitaton kaj la Fidon. En tiu belega ensemblo oni povas percepti la influon de Tiépolo pri koncepto de verko kiel malferma strukturo, kaj la stilo de Goya jam aperas tute difinita.

En la aktuala templo oni konservas interesajn verkojn el antaŭaj konstruaĵoj de tiu ĉi baziliko: El la romanika konstruaĵo, oni konservas malgrandan timpanon kun krismo, inkrustita en la ekstera muro de la bazilika placo. El la templo gotiko-mudehara antaŭa al la nuna, oni konservas du tre gravajn verkojn: Unu el tiuj estas la ĉefaltaro, verko de la valenciano Damian Forment, kiun oni kontraktis en la jaro 1509-a, farita el alabastro kun malgrandaj polikromieroj, daŭre restas ankoraŭ kiel ĝi estis, nun kiel ĉefretablo de Katedralo Seo. Kun gotikeska strukturo, reliefoj kaj scenoj ĝi estas renesanco stila. En la centro de tiu retablo oni reprezentas la naskiĝon de María, ĉieliron de Maria kaj Prezenton de Infano Jesuo en la templo. Sur la predelo, malsupre, oni reprezentas ankaŭ scenojn pri la vivo de Virgulino Maria, kaj sub ĝi serion de motivoj dekoraciaj, laŭ renesanca karaktero, kaj portretojn de la skulptisto kaj lia edzino.

La alia verko kiun oni konservas de la antaŭa templo estas la belega ĥorejo renesanca, tajlita el flandra kverko kaj realigita inter 1544-a kaj 1548-a de navarano Esteban Obray, de firenzano Juan Moreto kaj de la zaragozano Nicolás Lobato.

La skulptaĵo Nia Sinjorino Pilar, estas verko proksimume de la 14-a jarcento, de borgonia stilo de delikata kaj alta kvalito. Tamen la kolono kiu ĝin subtenas devenas de la epoko kiun oni konsideras samtempa je la Veno de la Virgulino, ĉar la speco de ĝia marmoro kaj tajlo-sistemo povas deveni de zono de l' orienta mediteraneo dum romia epoko. Kontrastas la nediskutebla kategorio de tiuj verkoj kiujn ni aludis, kun tiuj kvalite malsamaj de la kapeletoj, la plimulto el ili de la 19-a jarcento. Inter tiuj ĉiuj ni devas elstarigi tiun Sanktan Johanon Baptiston aŭ Sanktan Kriston, interesan ensemblon el la duono de la 18-a jarcento; la skulptaĵo Kristo Krucumita de la 16-a jarcento. La kapelo de Sankta Antono estas efekta baroka ensemblo, kun menciinda marmora retablo de itala stilo kaj skulptaĵoj de José Ramirez. Tiu de Sankta Rozario havas elegantan Herreran retablon. Inter la kapeletoj post la ĥorejo estas menciindaj tiuj de la Virgulino de l' Espero kun tenebreca pentraĵo, kaj la apuda, kun alia pentraĵo manierisma kiu reprezentas "Ecce Homo"-n de la 16-a jarcento, kvankam oni ĝin atribuas al Potenciano, disĉiplo de Tiziano. Supre de tiu, estas figuro de la "Vizitado" de stilo hispana-flandra de la 16-a jarcento.

La reala elkonstruado de tiu ĉi templo estas ĵusa, ĉar la du lastajn turojn oni konstruis nur antaŭ dekvino de jaroj (oni diris tion je 1983-a) La rezulto de tiuj sinsekvaj konstruoj estas tiu silueto plurkupola kiu donas al ĝi orientecan stilon.

La lasta kontribuo al tiu templo estas la monumenta ŝtona retablo kiu reprezentas la Virgulinon kaj la Konvertiĝintojn, verko de la skulptisto Pablo Serrano, lokita ekstere inter ambaŭ pordoj en la jaro 1969-a, kiu donas certan modernecan stilon al tiu verko, kiun daŭre oni prilaboris sekvante barokeman linion.

La belegan ensemblon de artverkoj: pentraĵoj, juvelaro, k.t.p. kiujn posedas tiu ĉi templo, oni gardas kaj ekspozicias en ambaŭ sakristioj.

Maria Isabel Oliván Jarque

Comments