1970-1983 - (24)‎ > ‎

1983 - Pedro Marqueta Roy

ALEKSANDRO PETRO MARQUETA ROY

Fernando de la Puente
Eldonita en la paĝoj 17-19 de la bulteno numero 256 de HEF
"Boletín" - año XXI - marto/aprilo de 1983

Modelo de esperantisto, modelo de homo, la ombro de tristeco kaj ĉagreno pezas sur la Organiza Komitato de la 43-a Kongreso de H. E. F. kaj 75-a Jubileo de "Frateco". Tiu, kiun oni elektis kiel prezidanton de tiu Komitato, baldaŭ mortis, lasante ĝin orfa.

La sperto, entuziasmo kaj kapablo de nia samideano Pedro, estis pli necesa por ni ol iam ajn antaŭe. Li estis ja modelo de esperantisto, kiel sendube li estis ankaŭ modelo de homo. Prijuĝu vi mem, konsiderinte jenajn ĉefajn trajtojn de la vivo de nia samideano:

Pedro Marqueta Roy naskiĝis en Zaragoza la 3-an de Majo de 1911-a kaj venis en la mondon en laborema etoso. Lia patro havis ŝufabrikon kaj estris ĝin. La filoj kunlaboris streĉe kaj laboreme kun la patro, samkiel la laboristoj mem. Ekde sia juneco li amis la naturon kaj konsekvence li baldaŭ aliĝis al skoltismo kaj partoprenis en diversaj Kampadejoj, jen naciaj, jen internaciaj. Dum tiuj ĉi lastaj, li spertis izolecon sekve de diverslingveco, sed baldaŭ li trovis la solvon kiam li eksciis pri lingvo internacia nomita Esperanto.

Post unu el tiuj internaciaj kontaktoj, reveninte hejmen li serĉis kie li povus lerni tiun lingvon. Tiamaniere li kontaktis unuafoje kun la Esperanta Societo «Frateco» de Zaragoza, en la jaro 1929-a.

Li lernis la lingvon, kaj kiel multaj el ni, baldaŭ li sentis la bezonon ekrilati kun la tuta mondo, kio fariĝis kutima en lia vivo, ĉar li havadis ĉiam korajn rilatojn kun samideanoj de multaj landoj. Inter la unuaj korespondantoj, iu estona knabino nomita Flora Siibert, kiu legante la anoncon de la juna hispano, respondis al li por interŝanĝi poŝtkartojn kaj poŝtmarkojn, sed... inter tiuj poŝtkartojn kaj poŝtmarkojn enmiksiĝis koraj sentoj, kiuj formis inter ambaŭ nevideblajn fadenojn.

Dume, li dividis sian tempon en tri difinitajn agadojn: fabrikado, Esperanto kaj skoltismo. En la fabriko, li laboris kaj efike helpis la patron; pri Esperanto kaj skoltismo, li baldaŭ faris el ambaŭ unu solan, ĉar en la Esperantaj medioj li konigis la skoltisman ideon, kaj en la skolta tiun Esperantan; jen kial en nia societa organo "Nia Vivo" aperis pluraj artikoloj kiujn li verkis, kaj en la skolta Centro li gvidis kurson de Esperanto. Logike, do li estis Agento de Skolta Esperantista Ligo en Hispanio.

En la Budapeŝta Ĵamboreo, de la 2-a ĝis la 16-a de Aŭgusto de 1933-a, nia amiko Petro kaj la estona junulino Flora, koincidis en tiu okazaĵo kaj interkonatiĝis persone unuafoje, kaj tiel, kio unue estis reciproka simpatio, transformiĝis en alian senton pli profundan kaj intiman.

Pri tiu ĵamboreo, nia samideano Marqueta, verkis interesan artikolon en nia societa organo "Nia Vivo" kiun li titolis "Ĉu Esperanto estas vere praktika lingvo?" En ĝi li rakontis kiel en Budapeŝto, li invitis sian malnovan estron de Malagaj skoltistoj - kiu estis skeptika pri la utilo de Esperanto - viziti la tendaron de skoltaj esperantistoj, kie la invitito kaj aliaj skeptikuloj konstatis, kiel tute flue kaj facile, Petro kaj Flora konversacias malgraŭ siaj lingvodevenoj, same kiel kun ĉekoslovakoj, germanoj, svedoj, k.t.p. Estas ja nenecese aserti, ke tiuj vizitintoj, plene konvinkitaj, estis por ĉiam adeptoj de nia internacia lingvo.

En Januaro de 1935-a, mortis la patro de nia amiko Marqueta, kaj en tiu jaro mem, "Frateco" kunvokis Literaturan Konkurson. Samideano Marqueta atingis du premiojn: duonpremion al la unua Temo sub lemo "Poŝtkarto", kaj premion al la tria Temo sub lemo "Espero" publikigitan en la Aprila numero de "Nia Vivo".

Intertempe, la amikeco de Petro kaj Flora transformiĝis en veran amon, kaj ili projektis kuniĝi en Berlino, okaze de la Olimpiado de 1936-a, kaj post ĝi, veni ambaŭ kune al Hispanio. Estis decidite ke li eliru el Zaragoza la 21-an de Julio, sed tute neatendite, inter ambaŭ, stariĝis nevidebla muro netrapasebla: la hispana milito. Li devis resti dum tiuj jaroj sur hispana tero, kaj kiam la milito finiĝis kaj nova projekto estis preparota, eksplodis la dua mondmilito, kaj la problemoj tiam multobliĝis: estis ja preskaŭ neeble sukcesi, sed Amo ĉion povas kaj Petro kaj Flora atingis la celon. Estis vera Odiseado: ŝi devis flugi unue al Stokholmo, de Stokholmo al Berlino, de Berlino al Munkeno, de Munkeno al Venecio, de Venecio al Romo, de Romo al Barcelono kaj de Barcelono al Zaragozo.

Malhelpojn ŝi trovis ĉie, sed ĉiuj estis finfine venkitaj. La 21-an de Julio de 1940-a ili geedziĝis en nia urbo Zaragoza. La unua lingvo por ambaŭ geedzoj kaj la gefiloj kiuj alvenis siatempe, estis Esperanto.

Ĝismedola esperantisto, Petro neniam ĉesis aktivi por nia afero malgraŭ siaj devoj de familia estro: li vojaĝis eksterlanden, partoprenis en diversaj Esperantaj Kongresoj, naciaj kaj internaciaj, kaj en «Frateco» okupis estrarajn postenojn pli kaj pli respondecajn. 

En la jaro 1949-a, li kaj Fernando de la Puente, kun tri aliaj samideanoj, fondis la Katolikan Esperantan Hispanan Asocion, en kiu li vigle laboris.

Memorinda estas lia organiza laboro de Prezidanto de la O. K. K. de la 15-a Hispana Kongreso okazinta en Zaragoza de la 20-a ĝis la 24-a de Julio de 1954-a kaj tute same meritoplena, lia organizado de la 26-a Kongreso de I.K.U.E. okazinta ankaŭ en Zaragoza en la jaro 1956-a. Li oficis tiam kiel Sekretario kaj S-ro de la Puente kiel Prezidanto, ambaŭ ŝarĝinte sur sin tiel grandan respondecon.

Du jarojn poste, jam kiel Prezidanto de Frateco, li organizis la celebradon de la neforgesinda 50-a Jubileo de nia Societo. Tiuokaze oni eldonis eksterordinaran numeron de «Nia Vivo», la societa organo ne publikigita post 1936-a.

Lastatempe, li, partoprenis en diversaj Esperantaj Seminarioj organizitaj en "Frateco", kaj prezentis en ili diversajn tezojn pri gravaj temoj kiuj estis unuanime aplaŭditaj. 

Finfine, Petro estis elektita por prezidi la O. K. K-on de la 75-a Jubileo de "Frateco", kaj kune, la 43-an Kongreson de H. E. F. okazontan je la proksima Julio de 1983-a; tiam akuta kormalsano tranĉis la vivon de tiu, kiu sendube estis unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia Movado.

Tiuj samideanoj kiuj ankoraŭ ne konis nian karan Petron, leginte mian kroniketon, povas sendube jam percepti, kial mi diris je la komenco de tiu ĉi artikolo ke, nedifinebla tristeco pezas sur la O. K. K., kaj ankaŭ sur ni, liaj amikoj. Ne, ne estas facile eltrovi dum nia vivo homon kun tiel altaj kvalitoj kiel tiuj, kiujn posedis Pedro Marqueta. Aserti ke li estis modelo kiel esperantisto estas ja precizigi veron. Certigi ke li estis modelo kiel homo, estas iamaniere, mezuri la karatojn de homa spirito, kaj tio estas, kion ni spertis dum nia kunvivado kun li, ĉar sincera, nobla kaj bonkora estis, nia samideano Pedro Marqueta Roy.

Fernando de la Puente

Comments