1970-1983 - (24)‎ > ‎

1982 - Palaco Aljaferia

PALACO ALJAFERIA

Maria Isabel Oliván Jarque
Eldonita en la paĝoj 3-5 de la bulteno numero 254 de HEF
"Boletín" - año XX - novembro/decembro de 1982



Unu el la plej belaj vidindaĵoj kiun, preskaŭ certe, vizitos en Zaragoza la kongresanaro kiel invititoj de nia Urbestraro, estas tiu bela palaco, kiun la terura nescio de pasinta elito de malkleraj politikuloj preskaŭ detruis.

Antaŭ kelkaj jaroj, aliaj homoj kun novaj ideoj kaj vigla spirito, amantoj de Kulturo kaj Arto, komencis la gravan taskon forpreni ĝin de tiuj sovaĝaj manoj, kaj rekonstruis tiun-ĉi juvelon, estantan unika ekzemplero el sia epoko. Iom post iom, laŭ la riparado, reaperas la belegaj originaj profiloj kiuj ravis tiujn muzulmanajn kaj katolikajn reĝojn kiuj destinis ĝin kiel propra sidejo.

Interesa, kiel la palaco mem, estas la historio de tiu konstruaĵo, kiun ĉi sube kolegino nia rakontas al ni.

Ĝi estas la nura monumento preskaŭ kompleta kiun oni konservas en la muzulmana arkitekturo de la "Tajfaj" regnoj, kio valorigas ĝin signifoplene por prijuĝi la hispanan muzulmanan arton.

Tiu ĉi konstruaĵo datumas de la duono de la 11-a jarcento kaj estis konstruita sub la ordonoj de la dua reĝo de la Zaragoza "Tajfo" Abu Jafar Ahmed Almoctadir Bilah. Oni ĝin konstruis kiel distran vilaon aŭ "amuzan domon" kiel laŭvorte oni ĝin nomis. Eble situanta laŭlonge kaj en centro de ortangula korto, en kies malpli gravaj flankoj ekzistis du grupoj da salonoj okupantaj unu solan etaĝon, faritan el malbonkvalitaj materialoj, briko kaj gipso precipe, kaj ŝtono por la ekstera ĉirkaŭmuro.

Post la konkero de Zaragoza fare de Alfonso la I-a en la jaro 1118-a la Aljaferia Palaco restas kiel sidejo de la kristanaj monarkoj, kiuj ofte remodeligas kaj ampleksigas ĝin surmetante novan etaĝon sur la muzulmanan konstruaĵon. La plej grava el tiuj konstruajoĵ fariĝis dum la regado de Petro la IV-a en la XIV-a jarcento, kaj precipe dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj je la fino de la XV-a jarcento. Dum tiu kristana epoko, la Aljaferia estis scenejo de multnombraj festoj, oni scias ke tie estis eĉ "kolekto de sovaĝaj bestoj". Post tiu hela epoko ĝi estis sidejo de Inkvizicia Tribunalo okupanta la palacon ĝis la jaro 1706-a.

Dum la regado de Filipo la II-a oni faris en ĝi fortikigajn konstruojn kun la celo transformi ĝin en citadelon, reage pro la tumultoj okazigitaj de Antonio Pérez. Kaj en la XVIII-a jarcento, dum la regado de Filipo la V-a novaj reformoj ampleksigis ĝin ĝis ĝi transformiĝis en kazernon; tio daŭris ĝis antaŭ kelkaj jaroj kiam oni komencis ĝian riparadon, post la sisteme terura detruo sub la regado de Izabela la II-a.

Nun, la Ĝenerala Direkcio pri Belarto, riparas kaj restaŭras ĝin, kaj iom post iom ekaperas kio estis belega muzulmana palaco. Ĉar jam parte restaŭrita oni povas eniri en la palacon tra hufoferoforma pordo, kalifa pordo, inter du murkuboj. La unuan lokon kiun la vizitanto renkontas estas la tiel nomata korto "San Martin" kun la samnoma preĝejo, dekstre, verko de la XIV-a jarcento ankoraŭ ne riparita, kaj kun mudehara pordo.

Ekde tiu ĉi korto, apud la enirmuro, oni eniras en la tiel nomatan korton de "Santa Isabel" tra tre ornamita triarka pordo. Tiu-ĉi estas la centra korto de la muzulmana palaco. Antaŭe ĝi estis ornamita per du basenoj kaj ĝardenoj. En la suda portiko - maldekstre de la nuna kortenirejo - oni starigas nun la belegajn arkojn plurlobajn kovritajn per riĉegaj dekoraciajoj devenantaj el la Provinca Muzeo, kie oni ilin gardadis de kiam ili estis eltiritaj el tiu-ĉi palaco mem. En la norda portiko, estas videblaj la plej grandaj partoj de la riparitaj salonoj: unue, "la granda salono", kadrita de grandaj plurlobaj arkoj kun belegaj alabastraj kapiteloj tajlitaj laŭ la stilo de korintaj kapiteloj. De ĉi tie oni atingas la hejmkapelon, ne ĝuste nomatan moskeo, jam tute riparitan. Oni eniras ĝin tra pordo de hufoferoforma arko, kadrita en ornama profilo, kun abunda dekoracio interne de la arko, kaj ĉirkaŭ ĝi, en la spiraloj kaj triangulaj spacoj, faritaj el speciala ĉizita gipso. Interne, la hejmkapelo estas angulforma. Malsupre ĝi estas tre abunde ornamita per miksliniaj arketoj, escepte de tiu parto kiu respondas al la enirejo kaj al "mihrabo" aŭ niĉo orientita al La Meko. La "mihrabo" estas ornamita kaj la arko kiu ĝin kadras estas de kordoba tipo. La dua etaĝo konsistas el malgranda tribuno kun mudeharaj pentraĵoj de la XIII-a jarcento. Ĝi estas kovrita per moderna volbo kun krucitaj arkoj. La kapiteloj estas laŭ kordoba stilo.

Ekde la "granda salono" kaj tra malgranda korto kun miksliniaj arkoj, oni venas en la marmoran salonon, tiel nomitan pro la ŝtonplatoj kiuj kovris la plankon. Jam tre bone riparita, la dekoracio situas sur la supra parto de ties muroj, kun diversaj motivoj, precipe arketoj kaj ornamoj gipse ĉizitaj.

Tra malgranda korto oni venas en la ĉefturon de la Trobadoro, kie Gutiérrez malvolvis parton de la agado de sia dramo kaj Verdi tiun de sia opero. Ĝi estis la omaĝa turo, kaj kvankam ĝia konstruo devenas de la IX-a jarcento, oni surmetis novajn etaĝojn dum certa tempo, kiu etendiĝas de la XI-a ĝis la XIV-a jarcentoj.

Ankaŭ ekde la "granda salono" oni povas eniri en la Palacon de la Katolikaj Gereĝoj: juĝo kaj sagoj kaj la devizo "Tiel rangas", prezentas verandon gipse ĉizitan kun gotikaj motivoj, tute same kiel la dekoracioj de la grandaj fenestroj kiuj lumigas ilin. La palaco, en sia strikta senco, konsistas esence el galerio, kies fenestroj kaj pordoj pretigas la iradon al la "orumita salono""tronsalono" kaj ankaŭ al la salonoj de la "perdiĝintaj paŝoj". La fundamenta ĉambro estas "la tronsalono" ampleksega ortangula ĉambro superkovrita de belega kaj okulfrapa mudehara plafono, konsistanta el du partoj: belega verando sub kiu etendiĝas skribo kiu citas la reĝojn kaj iliajn titolojn, kaj la daton kiam ĉi-tiu salono estis elkonstruita: 1492-a. Super tiu ĉi galerio komenciĝas belega orumita kasonplafono, ornamita de gotikaj kaj mudeharaj elementoj.

Je la fino de tiu alo, ĉirkaŭante la tronsalonon, estas la tri salonoj de la perdiĝintaj paŝoj, kovritaj per belaj lignaj ornamaĵoj kun gotikaj kaj mudeharaj elementoj. Unu el tiuj plafonoj, estis translokita al alia salono okaze de tiu riparado kiu iom post iom ebligas viziti aliajn zonojn de tiu ĉi bela palaco.

Maria Isabel Oliván Jarque
Comments