1970-1983 - (24)‎ > ‎

1982 - Hispana poezio

HISPANA POEZIO

Tradukis  Fernando de Diego

Eldonita en la paĝo 6 de la bulteno numero 254 de HEF
"Boletín" - año XX - novembro/decembro de 1982



Francisco de Quevedo (1580-1645) estas, kiel poeto, pli konata de la publiko pro siaj satiraj kaj trivialaj poemoj. Sed li pli eminentas kiel transcenda lirikisto, kiu en majstra maniero kaj superba stilo interpretis la filozofion de la antikva skolo stoika. Kiel specimeno de lia altfluga poezio jen fama soneto, kiun li mem glosis, skribante:
"Instruas [la soneto] morti pli frue kaj ankaŭ, ke la pli granda parto de la morto estas la vivo, kion oni ne sentas, kaj ke ĝuste la pli eta, nome, la lasta elspiro, estas la terura".

Por komparo, mi prezentas ankaŭ la originalan poemon, en kies lasta verso de la unua trio, morir vivo havas la signifon "estar muerto en vida", "vivir muerto", esencan por la pli bona kompreno de la soneto.

            Johano, nu, ĉar eĉ en febra stato
            la sang' apenaŭ varmas duonsvena,
            kaj pro profunda aĝo paŝo-trena
            en arterioj feblas pulso-bato;

            ĉar suprojn tute kovras neĝ-invado,
            kaj buŝon tordas oldo dento-prena,
            kaj tenebriĝas okul-par' gangrena,
            kaj al fakultoj mankas ekzercado,

            eliru al la mortintejo vasta,
            karesu tombojn, kiuj sin prezentas:
            ĉar vivi morta estas vanto lasta.

            Pliparte Morto, tiel ja mi sentas,
            forpasas en plezur' kaj folo hasta,
            kaj nur parteto ĝia nin turmentas.



            Señor Don Juan, pues con la fiebre apenas
            se calienta la sangre desmayada
            y por la mucha edad, desabrigada,
            tiembla, no pulsa, entre la arteria y venas;

            pues que de nieve están las cumbres llenas,
            la boca, de los años saqueada,
            la vista enferma, en noche sepultada,
            y las potencias, de ejercicio ajenas,

            salid a recibir la sepultura,
            acariciad la tumba y monumento:
            que morir vivo es última cordura.

            La mayor parte de la muerte siento
            que se pasa en contentos y locura
            y a la menor se guarda el sentimiento.



En unu el siaj lastaj leteroj, Quevedo plendas, ke "anstataŭ vivi kiel tombo de mia propra morto" li dezirus "esti sepultejo de mia propra vivo".


Verkis Francisco de Quevedo

Tradukis Fernando de Diego



Comments