1970-1983 - (24)‎ > ‎

1976 - Tago de Zamenhof

TAGO DE ZAMENHOF
TAGO DE LA LIBRO EN ESPERANTO

verkis:  Miguel Sancho Izquierdo
  15 de decembro de 1976


MIA AMIKO LA LIBRO

La libro estas mia amiko. Amiko sub multaj formoj, sed amiko ĉiam. Kelkfoje ĝi min instruas; kelkfoje ĝi min distras, same kiel la amiko el karno kaj osto, kies konversacio tiel multe plaĉas; kelkfoje ĝi min ravas per la ritmo de ĝia poezio, kiel sorĉa lulkanto… Jes, ja, mi scias: kelkfoje la libro ankaŭ ŝokas kaj skandalas, (eĉ se ĝi sin vestas per la tiel nomata “nova rakont-arto”) kiel la persono, kiu asertas esti nia amiko kaj nin tentas, kaj kiun ni devas ignori malgraŭ lia surfaca simpatio.

La libroj povas esti sengarnaj, en modesta bindo, kiel la amikoj simplaj, kies humila aspecto igas ilin sinĝenaj, ĉar ili pensas, ke ili vidiĝas en malsupera situacio rilate al la ceteraj personoj. Ekzistas ankaŭ libroj luksaj, kiel la amikoj al kiuj plaĉas porti ĉiam la plej lastmodan veston. Kaj libroj malnovaj, plenaj de rememoroj, similaj al la libro menciita de Menéndez y Pelayo en ties “Epistolo al Horacio”: "Mi konservas kun amo libron oldan… Jes, kun amo, ĉar temas pri malnova amiko, kaj amikoj tiaj ne havas prezon. Kaj ekzistas ankaŭ freŝaj libroj, kies prozo aŭ poezio igas nin elvoki la nunan junularon".

Kelkaj timis, ke la aktualaj rimedoj de informado sukcesus elimini la librojn el nia vivo. Sed ne. Unue, ĉar la libroj estas diskonigiloj malsamaj je la aliaj diversaj sistemoj de sciigado, kaj kiam oni transplantas la enhavon de libro al iu ajn el la novaj sistemoj, la adapto pruviĝas nekontentiga. Oni memoru, ekzemple, pri la verkoj pensitaj kaj skribitaj por la teatro, kaj pri iliaj versioj filmaj aŭ televidaj. Kaj pri la romanoj, kies versioj vidiĝas poĉapitre per la televido kaj kiuj konservas el la originaloj apenaŭ nur la intrigon.

Sed, krome, romano tiel prezentita per la televido ne povas esti amiko nia; same kiel ne povas esti nia amiko la persono kun kiu ni okaze interŝanĝas kelkajn vortojn sur la strato, kaj kiun ni renkontos poste neniam. Kontraŭe, la libro kuŝas ĉe la atingo de nia mano kaj ni povas laŭvole rekontakti ĝin, meti ĝin sub la brakon, same kiel oni metas la brakon de amiko sub la nian, kaj promeni kun ĝi eble por mediti, eble por revi…

Miguel Sancho Izquierdo 


TAGO DE ZAMENHOF
TAGO DE LA LIBRO EN ESPERANTO

verkis:  Inés Gastón

15 de decembro de 1976


Dum jarcentoj, la lingva problemo priokupis aron da filozofoj, filologoj, scientistoj kaj pedagogoj. Neniu antaŭ Zamenhof sukcesis solvi la problemon, ĉefe, ĉar neniu el ili sukcesis inokuli animon al la lingvo, tiun senton de humaneca internaciismo, kiu estas la spirito de Esperanto, kio faras de ĝi vere vivantan lingvon.

Pasis la jaroj… kaj Esperanto ĉiam en kreskanta evoluo, montris al la mondo sian valoron en literatura kaj scienca kampoj. Por ĝia kresko kaj tiu de la literatura, multe helpis la idealista motivo, kiu inspiris Doktoron. Zamenhof kaj liajn amikojn; ĝin oni nomis interna ideo de Esperanto aŭ Esperantismo, kiu estas la animo de la lingvo.

La 15-an de decembro, en ĉiuj kontinentoj, centoj da Esperanto-Grupoj festos la “Tagon de Zamenhof”, la esperantistoj aranĝos “fratajn kunvenojn” por festi la 117a datrevenon de la naskiĝo de la Maestro… sed, ĉu ili lernis kaj sentas kune kun la lingvo, la veran sencon de Esperanto, aŭ ĉu ili nur lernis la vortojn?

Profesoro Delfi Dalmau skribis: “Sen ‘La Espero’ kaj ‘La Vojo’, malforta estus Esperanto. Sen animo ne estas lingvo. Certe malsukcesas en Esperantujo ne Esperanto sed malbonaj esperantistoj”.

Kaj mi aldonas: Tiu frazo ne rilatas al tiuj homoj, kiuj antaŭ la reganta materialismo, nur vidas en Esperanto la ilon per kiu oni povas atingi la celon signitan de sia egoismo kaj vantemo. Ĝi rilatas, (kaj mi uzos vortojn de Prof. Dalmau, “al tiuj esperantistoj ne sufiĉe sentemaj al la interna ideo, al la spirito de Esperanto, al la profunda kaŭzo ke nia lingvo longe vivas…”). Kaj, mi petas ilin, ke almenaŭ en tiu tago, ili tralegu ambaŭ poemojn, “La Espero” kaj “La Vojo”, kaj meditu iomete, ĉu ili povas sin nomi Zamenhofaj esperantistoj?!

Inés Gastón

La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

L. Zamenhof

La Vojo

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco,
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
ni semas kaj semas konstante.
"Ho ĉesu!" mokante la homoj admonas,
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardta,
al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco,
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

L. Zamenhof

Comments