Sube vi povas legi raporton pri la unua indonezia Esperanto-Kongreso. Iom pli mallonga versio aperis en revuo Esperanto (majo 2013). Spekteblas ankaŭ filmetoj.Fine paroli tiun novan lingvon....
Preskaŭ precize 53 jarojn post la ĝis
nun nura Esperanto-Konferenco en Ĝakarto, la ĉefurbo de Indonezio,
okazis en la apuda urbo Bogor finfine la unua Indonezia
Esperanto-Kongreso. Dum kvar tagoj dekoj da esperantistoj spertis en
la verda kaj agrabla kongresejo Wisma Abdi same verdan kaj agrablan
Esperanto-etoson. Por plimulto el ili tiu sperto estis unuafoja.
Vendredvespere la planitaj ludoj, dancoj kaj kantoj estis bona
maniero por neformale interkonatiĝi. Granda parto de la indoneziaj
esperantistoj ne konis unu la alian antaŭ la kongreso kaj estis vere
ĝojo vidi la ekamikiĝon inter la partoprenantoj de diversaj insuloj
kaj landoj. La oficiala malfermo en sabatomateno komenciĝis per
tradiciaj dancoj kaj paroladeto de Ilia Sumilfia Dewi, la
prezidantino de la LKK, kiu ankaŭ prezentis la LKK-anojn kiuj sidis
kun ŝi sur la podio. Heidi Goes poste rakontis iom pri la ekesto de
la kongreso, kiu restus ankoraŭ longe revo se la Melburna
Esperanto-Societo ne tiom multe finance kontribuis al ĝi. Sekvis
minuto da silento por Ivan Heldzinger, kiu kun la edzino Heather
instigis la Societon tion fari, sed bedaŭrinde kaj multe tro frue
forpasis la 10-an de marto 2013. Al la malfermo partoprenis ankaŭ
reprezentanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, dr-o Pribadi
Sutiono, direktoro de la edukejo por oficistoj de tiu ministerio, kiu
legis en la indonezia mesaĝon de lia ĉefo, s-ro Haz Pohan, kiu mem
bedaŭrinde ne povis veni, sed kiu eklernis Esperanton. Sekvis salut-
kaj gratulmesaĝoj de la nuna kaj antaŭa prezidantoj de UEA kaj KAEM
kaj de diversaj landaj asocioj. Post paŭzeto dum kiu ni ĝuis plian
tradician dancon, sekvis pluraj praktikaj informoj. Fine Ilia
oficiale malfermis la kongreson kaj ni kantis kune la himnon. Dum la
cetero de la kongreso okazis pluraj atelieroj (Balio-danco, batiko,
indonezia lingvo, ĥoro,...), lecionoj je kvar niveloj gviditaj de
belga kaj aŭstraliaj instruistoj, ekskursoj, prelegoj kaj
diskutrondoj, konversaciaj rondoj, aŭkcio,... Krome okazis
ILEI-ekzameno je unua nivelo al kiu partoprenis tri indoneziaj kaj
unu japana junuloj, kiuj ĉiuj sukcesis. Sabatvespere venis
muzikgrupo kiu ludis tipan indonezian modernan muzikon. Internacia
grupeto daŭris danci kaj kunkanti ĝis post noktomezo.
Dimanĉovespero estis tre bunta. Marcel Leerveld disdonis librojn al
reprezentantoj el kvar urboj kie jam estas granda grupo da lernantoj
kaj Heidi Goes transdonis oficiale la KER-diplomon (B2) al Ilia
Sumilfia Dewi kaj Endang Sabrina antaŭ ol komenciĝis la oratora
konkurso kun tri partoprenantoj. Gajnis la unuan premion JAMADA
Masatoŝi, la duan Endang Sabrina kaj la trian SIRAKAŬA Juma. Post
tio sekvis Internacia Arta Vespero, precipe kun kantoj kaj dancoj el
Indonezio, Japanio kaj Orienta Timoro. Heidi kaj Ilia disdonis
librojn al ĉiuj reprezentitaj indoneziaj urboj krom al Bandung kaj
Jakarta, kie la klubo jam havas multajn librojn, kaj al reprezentanto
el Orienta Timoro. Kelkaj urboj ankaŭ ricevis E-flagon. Eksterlandaj
kunlaborantoj ricevis donacon el la manoj de Ilia. Nur post tio
okazis ĝenerala kunsido de Indonezia Esperanto-Asocio. Tiun
tagmezon, Inumaru Fumio, So Gilsu, Heidi Goes kaj parte ankaŭ Ilia
Sumilfia Dewi, estis verkintaj ĝian statuton kaj retan aliĝilon.
Dum kaj post la vespermanĝo indonezianoj povis aliĝi al la asocio.
La unua aliĝinto ne estis kongresano, sed vidis la aliĝilon rete
kaj tuj aliĝis. Fine, kiam la ĝenerala kunsido komenciĝis, jam
estis 21 aliĝintoj, el kiuj plejparto ĉeestis la kunsidon. So Gilsu
gvidis la kunsidon, kiu aprobis la statuton, kaj la estraron. Ilia
Sumilfia Dewi (el Jakarta) elektiĝis kiel prezidantino. Pro tio ke
ne ĉiuj estraranoj ĉeestis ne tuj estis klara kiu okupos la aliajn
postenojn, sed intertempe jes ja: Endang Sabrina (Batam) iĝis
ĝenerala sekretario kaj Eta Esperantina (Jakarta) kasistino. Aliaj
estraranoj estas Roga Pria Sembada (Malang), Andre Samosir
(Yogyakarta) kaj Reza Pahlevi (Medan). Sasri Widaldini kaj Liola Asfrina elektiĝis kiel revizoroj. Lundomatene la plej grava programero estis la fermo, dum kiu estis laŭtlegita mallonga raporto pri la kongreso, paroladetis Heidi Goes dankante Ilian pro la granda farita laboro kaj kunlaboro kaj estis disdonitaj atestiloj al la ILEI-ekzamenitoj. . Dum la kongreso vendiĝis la dua eldono de la indonezia ŝlosilo, presita en Indonezio kun financa subteno de Mila van der Horst-Kolinska kaj UEA, kaj la indonezia versio de Esperanto per rekta metodo de Stano Marcek, tradukita de 4 indonezianoj el Ĝakarto kaj subvenciita de la Oceania Komisiono. Konklude ni povas diri ke la ekamikiĝo inter diverslandaj kaj indoneziaj esperantistoj kreis bazon por pli forta E-movado en Indonezio, kaj ke krom tio ankaŭ la (re-)starigo de la landa asocio, Indonezia Esperanto-Asocio, estas grava atingo de la kongreso.
Pri la partoprenantoj: aliĝis esperantistoj el 13 landoj, tamen pro diversaj kialoj venis partoprenantoj nur el dek landoj: 40 el Indonezio kaj entute 26 el Aŭstralio, Belgio, Ĉinio, Finnlando, Italio, Japanio, Koreio, Orienta Timoro kaj Tajvano. Ne ĉiuj partoprenis la tutan kongreson pro laboro aŭ studoj. Des pli ni ĝojas ke ili tamen venis, eĉ se foje nur por unu tago. Aldone partoprenis la kongreso ĵurnalisto de la nacia radio de Indonezio kaj vizitis la kongreson mallonge ĵurnalistino de la sama radio, kaj du ĵurnalistoj de la revuo G-Priority. La indonezia partoprenanto Muhammad Zaeni, Yumeiho-fakulo, venigis ankaŭ aliajn Yumeiho-terapiistojn kiuj helpis la kongresanojn kiuj havis sanproblemojn aŭ volis foje sperti Yumeihoterapion (vidu sube pli detalan tekston). Pli detalaj raportoj aperos en la revuoj Esperanto en Azio kaj Esperanto en Indonezio, rete legeblaj ĉe respektive http://www.esperantoazia.net/club/myclub/?url=kaem kaj https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/bulteno.
Yumeiho: trezoro donacita al Indonezio
pere de Esperanto |