La ĉefa kialo por jam nun reiri al Indonezio kompreneble estas la kongreso
en Bogor en aprilo. Sed mi iros unue al Kuala Lumpur. Estas tie
indonezia studento, Ahmad Pahlevi kiu provos organizi por mi eventon en
kiu mi povas enkonduki Esperanton al studentoj. Poste mi flugos al
Makassar (antaŭe Ujung Pandang) en Sulawesi/Celebeso. Estas grupo da
studentoj pri la franca kiuj volas eklerni ankaŭ Esperanton. Mi estas
invitita instrui en du klasoj de iu mezlernejo en Ambon (alia insulo) la 15an de
marto. Ŝajnas ke mi do festos mian 37-jariĝon en mezlernejo...;-). Necesas reiri al Makassar ĉar nur tien oni povas flugi por forlasi la insulon. De tie mi flugos al Balio, la sola loko de kie eblas flugi al Dili, la ĉefurbo de Orienta Timoro. En Balio mi provos resti unu tagon, depende de la flugoj, kaj minimume renkonti la tiean kunlaboranton por la retejo, Sri Pande. En Orienta Timoro mi volas resti plurajn tagojn. Eble ne jam eblos instrui Esperanton, sed mi provos kun la surloka helpo de Dony Sunjaya Silva kaj kun la defora helpo de Yohanes Manhitu kiu havas amikojn tie, almenaŭ renkonti homojn kun kiuj mi povas paroli pri Esperanto. Unuaj paŝoj estas faritaj: mesaĝo en Couchsurfing, starigo de Facebookpaĝo, kaj komenco de retejo. La lando antaŭnelonge sendependiĝis, kaj homoj, se ili jam interesiĝas lerni iun fremdan lingvon, pli interesiĝas lerni la portugalan (oficiala lingvo, sed ne jam konata de ĉiuj) kaj la anglan. Do ne tiom facilos konvinki homojn lerni Esperanton. Tamen mi volas provi. Post Dili, ni revenos al Yogyakarta, kaj de tie necesos minimume viziti Bandung kaj Jakarta. En Jakarta necesos fari la lastajn preparojn por la kongreso. Jam la 4an de aprilo la LKK iros al la kongresejo. Post la kongreso restos al mi nur du tagoj antaŭ la hejmenflugo. Jen la ĝisnunaj planoj. Se io plikonkretiĝas, kiel datoj, eventoj, ktp. tiuj troveblos ĉi tie. Se vi volas helpi finance al la vojaĝo, bv. ĉi tie legi kial kaj kiel. |
Indoneziaj instruvojaĝoj/Perjalanan-perjalanan mengajar di Indonesia > Vojaĝo al Malajzio, Indonezio kaj Orienta Timoro en marto-aprilo 2013 (Heidi) >