Frumatene
mia amikino volis iri al la bazaro, kiu okazas nur unu fojon semajne.
Ni promenis tien, kaj estis interesa sperto. Ĉiuspecajn varojn oni
vendis. Kompreneble la kutimajn legomojn kaj aliajn manĝaĵojn, sed
ankaŭ plastajn domutilaĵojn, librojn kaj bildstriojn, ludilojn,...
Min plej trafis la budo kun 'Barbie'-pupoj vendataj de virino kun
kaptuko, pro la kontrasto inter la vestaĵoj de la vendataj kaj de la
vendanta virino. Mi kun mia blanka haŭto, fotilo kaj kaptukportanta
amikino cetere ankaŭ estis vidindaĵo... Reveninte ŝia filo
veturigis min motorcikle al la bushaltejo. Ni alvenis post ĉirkaŭ
horo,
kaj tuthazarde kaj bonŝance preskaŭ tuj foriris buso al Bandung. La
bona kutimo estas,
ke la buso foriras nur kiam ĝi plenas, kaj mi ŝajne estis la lasta
bezonata persono. Jam okazis,
ke mi en tiaj okazoj devas longe atendi. La vojaĝo okazis tute bone,
kaj mi ĉirkaŭ la 11a jam alvenis en Ĝakarto. De tie mi prenis
taksion al hotelo, lasis la pakaĵojn ĉe la budo,
ĉar ne jam eblis eniri la ĉambron, kaj manĝis en apuda restoracio,
kiu havis sendratan retejon,
por ke mi povu refoje provlegi la kongreslibron. La manĝo estis
malgraŭ antaŭa peto multe tro spica kaj mi do ne povis multe manĝi.
Mi ja sukcesis refoje kontroli la kongreslibron kaj poste ankoraŭ
ĝustatempe alveni en Plaza Semanggi, kie ni havis kunsidon
de la Loka Kongresa Komitato.
Ni priparolis taskojn kaj listojn
uzendajn ĉe la akceptejo de la kongreso, elektis manĝojn
mendendajn, ktp. Je la fino venis ankaŭ Pietro Fiocchi, itala
esperantisto kaj ĵurnalisto,
kiu speciale venis al Indonezio por la kongreso. Post la kunsido mi
iris kun Ilia al la hotelo. Ŝi mem loĝas for de la laborejo kaj de
la kunsidejo kaj ni ankoraŭ havis multe da laboro farenda tiun
vesperon, por kiu ni ankaŭ bezonis retaliron. Ni sendis mesaĝojn al
la kongresejestrino pri la nombro kaj speco de manĝoj bezonataj por
la kongreso kaj kalkulis kiom da aŭtoj ni devis mendi por la
transporto de la eksterlandanoj al la kongreso. Elĉerpiĝintaj ni
ekdormis.
|
|