Matene
mi vizitis la oficejojn de la gazetoj Harian
Jogja
kaj Jawa
Pos.
La ĵurnalistino ĉe Harian
Jogja
promesis sendi iun al la tiu-vespera kunveno de esperantistoj (sed ne
faris....). Ĉe Jawa
Pos
mi intervjuiĝis post iom da atendado de fraŭlino Mufid. Dum tiu atendado la
ĵurnalistino
kiu akceptis min,
aliĝis al la Facebook-paĝo
de Esperanto en Indonezio kaj Yogyakarta (nur reveninta al Belgio, multe tro malfrue por aĉeti ĝin, mi sciiĝis ke sur la unua paĝo de Jawa Pos de la 29a de marto aperis artikolo sekve de tiu intervjuo).
Pro tio ke jam pasis la
tagmezo, kaj estis varme kaj mi troviĝis en nekonata parto de la
urbo, mi decidis reiri. Post sufiĉe da peno (busvojaĝo, promenado,
taksio kaj plia promenado) mi fine atingis la vegetaran manĝejeton,
kie mi jam antaŭe manĝis. Mi estis la sola,
kiu manĝis tie je tiu posttagmeza horo kaj multe babilis kun la
posedantino. Post kelkaj praktikaj laboroj mia amiko Dony veturigis
min per sia motorciklo al la radio Swaragama de la universitato,
ĉar
mi jam malfruis. Mi troviĝis en la studio de la 18a ĝis la 18a40,
en la programo Sunset
Drive.
La programo enhavis multe da reklamo kaj anoncoj pri konkursoj, kaj
mi taksas,
ke mi entute nur 10 minutojn parolis pri Esperanto, intervjuita de du
el la tri ĉeestantaj ĵurnalistoj. Dume ankaŭ venis demando el la
publiko pere de Twitter.
Poste mi devis tuj iri al la kunveno de esperantistoj, kiu devis
komenciĝi je la 19a. Ĉar ankoraŭ neniu venis, ni decidis unue
manĝi ĉe apuda budo surstrata. Evidentiĝis ke, same kiel en
decembro, neniu esperantisto venis... ankaŭ ne la ĵurnalisto aŭ
kelkaj interesiĝantoj,
kiuj pere de Couchsurfing
sciis pri la kunveno kaj promesis veni. Do, okazis nur amika
babilado. Post tio mi iris retumi kaj poste iris hejmen por paki kaj
dormi.
|
|