Reen al Indonezio/diversaj intervjuoj
Tre
frua ellitiĝo. Jam je la kvina mi devas esti en la flughaveno... mi
tamen iom tro malfruas por la registrado kaj devas pagi monpunon de
tri dolaroj. La flugo okazis senprobleme,
kaj pro la hordiferenco mi alvenis kvin minutojn post la forflugo el
Balio en Yogyakarta. Mi promenis ĝis la komenco de la strato de mia
adopta patrino kaj tie prenis motorciklo-taksion ĝis ŝia domo. Post
emocia salutado mi duŝis
min,
malpakis, manĝis kaj pretiĝis por foriro al la urbo. Venis aŭto de
la laborloko de mia patrino por veturigi
ŝin kaj kolegojn al la laborejo (la universitata malsanulejo).
Survoje ili postlasis min ĉe la radiostacio
de la kampuso. Ĝi ankoraŭ ne malfermiĝis kaj ĉe apuda monmaŝino
mi finfine sukcesis preni monon per mia bankkarto!
Post iom da
atendado mi babilis kun iu de la radio, kiu promesis telefoni min por
posta intervjuo. Mi iris aĉeti telefonkrediton kaj poste retumis dum
kelkaj horoj. De relative longe mi ne povis retumi kaj necesis aranĝi
plurajn aferojn. Post la tagmanĝo mi promenis al la apuda oficejo de
la gazeto Tribun
Jogja.
Du ĵurnalistoj aŭskultis min kaj faris notojn, sed ĝis nun mi ne
certas
ĉu
ili aperigis ion pri Esperanto. Tute apude estis la oficejoj de la
radio Sonora
kaj de la gazeto Kompas,
do mi ilin vizitis. Ĉe ambaŭ mi devis reveni posttagmeze, do mi
iris unue al la stacidomo por aĉeti la postmorgaŭe bezonatan
trajnbileton. Bedaŭrinde mi devis sufiĉe longe atendi tie sed fine
mi sukcesis. Apude troviĝas la plej fama vendejo-strato en
Yogyakarta: Jalan Malioboro, ĉe kies komenco troviĝas regiona
arkivo kun malnovaj gazetoj. Mi ĝin vizitis lambastone
dum pluraj tagoj en julio 2012 por miaj esploroj. Nun mi ne havis
tempon por esploroj, sed mi almenaŭ volis saluti la deĵoranton,
kiu tiam multe helpis min kaj iom interesiĝis pri Esperanto. Post
kelkaj aĉetoj mi rapidis al la oficejoj de Sonora
kaj Kompas,
kie mi ĉi-foje
povis
paroli kun respondeculoj. Ĉe ambaŭ mi sukcese fiksis horon por
intervjuo vendrede, tuj
antaŭ mia foriro al Bandung. Ĉe apuda kafejo mi retumis kaj
manĝetis antaŭ ol iri hejmen (ĉar ĉe mia patrino ne estas
interretkonekto). Post la vespermanĝo mi montris fotojn de Orienta
Timoro al mia patrino.
|
|