Reen al Indonezio
Kiel
jam kutime dum la lastaj flugoj mi provis legi sed jam rapide
endormiĝis. Post alveno ĉiuj pasaĝeroj devis unue enviciĝi por
pagi la vizon, kaj poste pli longe por ricevi la vizon. Ricevi
indonezian vizon tamen ne estas problemo. Oni starigas neniun
demandon ĉe la giĉetoj. Horon post la alteriĝo mi eliris la
flughavenon kaj iris al la hotelo. Mi duŝis min
kaj
foriris kun amiko al la nacia radiostacio. Hazarde estis unu el la
tri liberaj
tagoj por hinduoj okaze de la hindua festotago “Galungan”. Pro
tio en multaj oficejoj oni ne aŭ nur parte (ne-hinduoj) laboris,
kaj ne certis ĉu eblos trovi iun ĉe la radio, kaj aldone jam
malfruis,
sed mi tamen nepre volis provi. Pri la gazeto Bali Post, kiu troviĝis
relative
malproksime,
mi rezignis. Survoje videblis en la stratoj multaj ornamaĵoj kaj
hinduoj vestitaj tute blankaj survoje al religiaj kunvenoj. Ĉe la
radio haveblis tamen iu sinjoro, Ida Bagus Arkaweda, kiu bonvolis
aŭskulti min. Li faris notojn kaj registris parton de tio,
kion mi diris. Li promesis en elsendo de la regiona programado sciigi
pri Esperanto, kaj peti la sekciestron de la nacia programado ankaŭ
tie fari la samon (ĝis nun ne estas novaĵoj pri tio). Pro la ferio
li ne povis fari pli tiam, sed instigis min reveni al la radio ĉe
sekva vizito al Balio. Poste ni serĉis la restoracion,
kie mi devus renkontiĝi kun Peter, junulo,
kiu de 2012 laboras en Balio. Li konatiĝis kun Esperanto,
kiam mi en junio 2012 pere de Couchsurfing
serĉis lokon por instrui Esperanton en Ĝakarto. Pro tio,
ke li poste translokiĝis,
la lecionoj ĉe lia oficejo en Ĝakarto ne povis okazi, sed de tiam
li provas mem lerni la lingvon. Ĉe la adreso,
kie devus esti la vegetara restoracio,
troviĝis... oficejo de la gazeto NusaBali.... Do, necesis
kompreneble peti intervjuon. Kvankam ĉeestis iu, ne eblis
intervjuiĝi pro la ferioj. Sed la ĵurnalisto, Agustinus Wibowo,
promesis verki artikolon el materialo sendota de mi kaj intervjui la
solan lokan parolanton de Esperanto, Pande Sri. La informoj estas
senditaj, sed ne jam venis reago.
Ni
kontaktis Peter, kaj fine renkontiĝis en alia restoracio, pli
proksime al lia laborloko. Triope ni pasigis belan vesperon kun vigla
babilado. Mi esperas ke Peter nun pli entuziasme lernos Esperanton.
|
|