Intervjuoj kaj provlegado
Mi
iom malfrue ellitiĝis. Mi devis atendi novaĵon el Ĝakarto. Tuj
kiam estus nova versio de la kongreslibro, mi refoje kontrolos ĝin...
Norris kaj mi iom promenis en la kvartalo, kaj mi konatiĝis kun liaj
geavoj, kiuj sidis antaŭ sia dometo, kiam ni preterpasis. Iom poste
ni rigardis la mangrovon. Bedaŭrinde homoj ne respektas ĝin kaj
ĵetas rubaĵojn en ĝi.
Evidentiĝis,
ke ne plu eblos matene rekontroli la kongreslibron, kaj ni decidis
frue tagmanĝi kaj iri al la centro por pliaj intervjuoj. Ni veturis
dum horo al la centro, kie ni iris unue al la busstacidomo, de kie
eblus preni buson al la montaro, kie estas la oficejo de la televido.
Ĉar ĝi daŭre ne venis, ni rezignis kaj iris al la oficejo de DMS
Radio. Ili interesiĝis kaj petis nin reveni je la 16a30 por
intervjuo je la 17a. Bone! Do restis tempo por iri al la apuda
oficejo de la gazeto Ambon Expres. Tie la ĵurnalistoj estis
en kunsido kunsidon, kaj ni estis petataj reveni. Ĉar mi intertempe
ricevis mesaĝon de Ilia, ke jam eblas korekti refoje la
kongreslibron, mi volis dume retumi. Bonŝance ne necesis serĉi
retkafejon. Mi rajtis uzi la sendratan retkonekton de la
gazetoficejo. Mi iom laboris, sed la deĵorantinoj dume daŭre
demandis pri Esperanto. Alvenis iu ĵurnalisto, kiu babilis kun
Norris kaj poste petis intervjuon kun mi. Do, ne plu necesis atendi
la finon de la redakcia kunsido. Same kiel ĉe Fajar (vidu
12/3/2013) ankaŭ ĉi tiu ĵurnalisto intencis verki artikolon el mia
vidpunkto. Li starigis multajn demandojn (kaj kiam mi estis jam en
Makassar sekvatage, li per tekstmesaĝetoj starigis pliajn demandojn
kaj petis fotojn. Bonŝance mi ĝuste tiam laboris enrete kaj povis
sendi tuj al li kelkajn fotojn) antaŭ ol ni devis foriri por atingi
ĝustatempe la radiostudion.

De la 17a ghis la 18a Adhe, tre simpatia
junulino, intervjuis Norris kaj min en la programo Talkshow de
la radio DMS Family (la sekcio de DMS Radio por familioj;
ekzistis ekzemple ankaŭ sekcio por junuloj). Telefonis kelkaj homoj
al la programo. Norris kaj mi ankoraŭ iris al la nacia radio, sed ne
plu eblis tie intervjuiĝi. La virino, kiu akceptis nin, ja sciigis,
ke esperantistoj de Ambon ĉiam povas fari rendevuon por fiksi
intervjuon pri la loka E-movado.

Jam vesperiĝis, kaj mi tute ne plu
havis monon... do finfine, pripensinte aliajn eblojn, mi decidis
ŝanĝi la 50 eŭrojn, kiujn mi kunportis, al rupioj. Mi daŭre
esperis, ke mi sukcesos preni monon per la bankkarto, sed vane. Antaŭ
ol preni buseton hejmen, mi aĉetis multajn fruktojn en la vespera
bazaro ĉe la busstacidomo: iom por mi kaj la ceteraj por la gastiga
familio. Revene ni vespermanĝis, kaj mi pakis. Vizitis nin Jimy,
junulo tre entuziasma pri Esperanto. Li bedaŭrinde ne alvenis
ĝustatempe en la antaŭa vespero kaj do ne povis sekvi mian
lecionon. Li venis por kopii sur malmolan diskon mian
instrumaterialon. Dume ni ankaŭ multe babilis, interalie pri ebla
partopreno al la Indonezia Esperanto-Kongreso. Nur post noktomezo mi
fine enlitiĝis.