la 13an de marto 2013

Ne estis iu ajn intervjuo sur la programo ĉi-matene. Do mi iom laboris por miaj esploroj. Unua etapo: vizito al regiona biblioteko por demandi pri malnovaj gazetoj, en kiuj aperis artikoloj pri Esperanto. Sed la biblioteko ne konservis tiom malnovajn gazetojn. El miaj antaŭaj esploroj evidentiĝis, ke jam en la 30aj kaj 50aj jaroj de la pasinta jarcento estis esperantistoj en Makassar. Mi volis vidi, ĉu eventuale estas spuro retrovebla pri Esperanto en Makassar. Tial ni ekserĉis la stratadreson, kie en 1959 loĝis Mamesah, reprezentanto de la Indonezia Esperanto-Asocio. La mallonga strato evidente jam tute ŝanĝigis, ĉar en ĝi ŝajnis esti nur grandaj oficejoj. Unu inter ili estis tiu de la nacia radio, Radio Republik Indonesia (RRI), sekcio Makassar.

Kvankam nek mi, nek mia gastigantino konis iun tie, kaj malgraŭ tio, ke ŝi iom hezitis pro tio, ke jam ne plu temis pri loka sed prinacia radio kaj do iom malpli facila por alproksimiĝi, ni tamen eniris. La ĉefo de la radio aŭskultis nin, venigis kelkajn respondeculojn, kiuj ĉiuj aŭskultis nin. Unu el ili tute ne komprenis la aferon kaj daŭre parolis pri la loka lingvo, kiu ankaŭ adoptis vortojn el aliaj lingvoj. Sed la ĉefo estis pli rapidkomprenema kaj decidis, ke ni tuj iru al la studio por aperi en la unuhora programo Suara Publik. Dum la programo pluraj homoj telefonis kaj tekstmesaĝetis. Ne ĉiuj komprenis, pri kio temis. Sed venis ekzemple telefonvoko el Kalimantan, kaj propono veni instrui tie! Kaj ankaŭ el Flores iu telefonis. Tiuj telefonvokoj montris, ke la radio estis aŭskultata ne nur en la regiono sed ankaŭ en aliaj insuloj. Ni ĝojis pri nia atingo kaj rapidis manĝi antaŭ ol iri al Universitas 45, kie mi devus instrui de la 13a ĝis la 15a. Pro tio, ke ni malfruis, kaj la studentoj eĉ pli malfruis, mi fine instruis nur de la 14a. Atendante la studentojn mi endormiĝis. Tiom laca mi estis…

Ne eblis plilongigi la lecionon, ĉar la urbo grandas, kaj je la 16a ni devis esti ĉe Suara Celebes, alia loka radio. La ĵurnalistino Wulan Yulianita faris kelkajn notojn en antaŭ-intervjuo kun mi kaj Eva. Ŝi sukcesis starigi interesajn demandojn dum la intervjuo. Refoje Eva kaj mi ambaŭ intervjuiĝis, kaj dume telefonis kaj tekstmesaĝis kelkaj homoj por demandi kaj subteni.
Post la intervjuo ni sukcesis iri hejmen por duŝi nin kaj iom rigardi la reton, antaŭ ol iri al Coffee Toffee, la restoracio, kie ni planis kunveni kun junuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj pri la organizado de la instruado kaj movado en Makassar.



Komence ankoraŭ ne venis ĉiuj, sed inter ili estis ankaŭ du ĵurnalistoj de la urba junulara revuo Soulmaks, kiuj sekvis ankaŭ la posttagmezan E-enkondukon kaj volis intervjui min. Dum ili faris tion, ankaŭ la aliaj lernis iom pli pri Esperanto kaj la celo de mia veno al ilia urbo.

Fine venis entute 19 junuloj. Mi klarigis pri la diferenco inter klubo kaj grupo, kaj ili decidis organiziĝi unue simple kiel grupo kun kunordiganto. Estis elektita Ryan Rinaldi, kiu en marto finstudos pri la franca en la universitato UNHAS. La grupo decidis pri la nomo: Plena Luno kaj plie, ke ĝi kunvenos du fojojn monate en merkredovespero. Jam la saman vesperon la kunordiganto kreis la tviterkonton @PlenaLuno (intertempe la grupo fariĝis klubo, kun Ryan kiel prezidanto, kaj la tviterkonto dissendos lecionerojn. La membroj estas petataj re-tviti tiujn lecionerojn.). Mi pasigis la meznoktajn horojn por labori pri la kongreso, interalie skajpante kun la LKK-prezidantino Ilia pri la kongresa programo.
Comments