La anoncita kaj longe preparita vojaĝo jam pasis... Ĉi sube vi povas legi superrigardon de tio kion mi faris en Malajzio kaj Indonezio (por Orienta
Timoro vidu la koncernan retejon -- ĝis nun mi ne faris apartan retejon pri mia kaj alia E-agado en
Malajzio). Vi povas alklaki plejparton de la datoj por legi taglibroforman
raporton pri la koncernaj tagoj. Tiuj 'taglibro' ne nur pritraktas mian tiean
por-Esperanta agadon, sed se vi interesiĝas kiel mi ĉion tion preparis,
faris, spertis, kaj kion alian mi faris survoje... bv. legi... Aldoniĝos ankaŭ la sekvaj tagoj baldaŭ. Antaŭ la vojaĝo mi petis financan helpon. Tiu teksto relegeblas ĉi tie. Intertempe venis ja danke al du esperantistinoj kaj KAEM sufiĉe da helpo por la vojaĝkostoj de la du pasintaj vojaĝoj. Lastaj informoj pri aliaj
aspektoj de la movado en Indonezio troveblas en la blogo.
13/3 12h10 - 14h50: flugo Makassar al Ambon. Tranoktado ĉe membro de Couchsurfing.org. Esplorado pri klasĉambro. 15/3 - Mia naskiĝtago! 10h-13h: E-enkonduko en du klasoj en mezlernejo Sekolah Lentera Harapan, Jalan Dr. Siwabessy, Nusaniwe-Ambon. Intervjuo ĉe Siwalima. 18-21h: neformala kunveno kun membroj de Couchsurfing: kune manĝi kaj diskuti pri Esperanto. Aktiveco en CS. Venis deko da personoj. Provlegado de al kongreslibro ĝis la unua nokte... 16/3 Posttagmeza vizito al radia kaj gazeta oficejoj. ĉ. 15h30-16h15: Intervjuo ĉe la gazeto Ambon Expres. 17h-18h: intervjuo ĉe la programo Talkshow de la radio DMS Family. Telefonis kelkaj homoj al la programo. 17/3 07h50-08h30: flugo de Ambon al Makassar 13h40 - 15h05: flugo de Makassar al Bali. Tranoktado en hoteleto. 18/3 11h20 - 14h10: flugo de Balio al Dili (Orienta Timoro). Vidu la koncernan retejon. 26/3 14h50 - 15h40: flugo de Dili al Balio (Indonezio). 27/3 6h05 - 6h10: flugo de Bali al Yogyakarta. Tranoktado ĉe unu el miaj indoneziaj patrinoj. Vizito al universitata radio kaj diversaj gazetoj. 28/3 Pluraj intervjuoj ĉe gazetoj kaj ĉe la universitata radio (Swaragama). Renkontiĝo kun la veterano Gunawan Wibisono. 8h30-9h45: interjuo ĉe la gazeto Kompas 10h-11h: intervjuo en la radio Sonora (programo: Talkshow) matene: labori pri la kongreslibro 14h-16h: instrui E-on al membroj de la klubo de Bandung 31/3 Frumatene buse al Jakarta. 13h-18h: kunsido kun la LKK en Plaza Semanggi. Vespere ĝis noktomezo labori pri la kongreso kun Ilia. 1/4 Matene du intervjuoj ĉe la nacia radio. Posttagmeze vizito al pluraj oficejoj de gazetoj. Vespere telefona intervjuo kun la nacia radio (ĉiuj diversaj programoj; vidu la taglibron por pli da detaloj). 2/4 10h30-12h: instrui Esperanton al oficistoj de la nacia radio 3/4 10h30-12h: instrui Esperanton al oficistoj de la nacia radio Verki flugfolion pri tio kio estas Esperanto. 4/4 10h30-12h: instrui Eon al oficistoj de la nacia radio Ĉiuspecaj kongresrilataj laboroj. Vespere foriro al Bogor. 5-8/4 Indonezia Esperanto-Kongreso (persona raporto poste) 9/4 Tranokto ĉe antaŭa adopta/gastfamilio, ripozo 10/4 Labori kun Ilia pri administraj kaj financaj aferoj. Mallonge viziti la nacian radion/miajn lernantojn. Tranokto ĉe alia antaŭa adopta/gastfamilio. 11/4 18h50: Reflugo al Nederlando, kaj de tie 12/4 trajne al Belgio. Verki raporton pri la kongreso en Schiphol kaj survoje al Belgio. |