[EO] Estas pluraj libroj, revuoj, homoj... pri kiu mi, esplorante pri la historio de la E-movado en Indonezio jam legis sed kiujn mi ne jam trovis aŭ propraokule vidis. Por doni al vi okazon helpi serĉi la trovendaĵojn, estas farita ĉi tiu listo. Se vi ion posedas aŭ renkontas kiu havas ligon kun la E-movado en Indonezio (eĉ se laŭ vi temas pri io nur malforte ligita al ĝi, ekz. se vi iam korespondis kun indonezia esperantisto aŭ vizitis la landon antaŭlonge kaj renkontis iu(j)n el la malnovaj esperantistoj), bv. kontakti la esploristinon. Personoj - Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng (1905-1962). De 1951 ĝis 1962 ŝi estis la motoro de la E-movado en Indonezio. Ŝi forpasis la 23an de novembro 1962, do serĉatas homoj kiuj konis ŝin, ekz. ŝiaj infanoj, nepoj, amikoj, malnovaj lernantoj... Fotoj videblas ĉi tie. - Liem Tjong Hie (1906-1991). Mi jam kontaktis unu el la filoj de Liem Tjong Hie, kaj havas jam informojn pri li sed bonvenas pliaj informoj. Libroj - (malaja gramatiko), P.W. van den Broek, 1924. - Mondvidilo, peladjaran Esperanto-Melajoe, K. Wirjosaksono. TROVITA!! - Esperanto-Indonesia, woordenboek kantong, Sumber Pengetahuan, 1940aj jaroj. Poŝvortaro. Aperas en listo de indoneziaj vortaroj. - Peladjaran esperanto tidak dengan goeroe, P.W. van den Broek, 1932. - Dataro el la historio de la lingvo Esperanto, Liem Tjong Hie, 1932? - Kompleto pri la Korelativoj, Hamaker, 1941. - Sedjarah gerakan Esperanto, Arwani, ?? - Nia Organo, 1936-1941 (Cheribon)- Inti Sari bahasa Esperanto, Sie Ping Oen, 1958?. Revuoj - Esperanto – propagandablad der nederlandsch-indische esperantisten, 1922-1923. Mi trovis nur numerojn 9 kaj 11. Mankas do la aliaj numeroj. - India Esperantisto, 1924 Ĝis nun neniu numero trovita. Redaktoro estus K. Wirdjosaksono. - Hinda Esperantisto – organo de la tuthinda Esperantistaro, 1925-1934. Mankas n-roj 15 kaj ĉar mi ne scias ekzakte ĝis kiam ĝi eldoniĝis, ĉio post n-ro 24. - (grupa/asocia komuniko de Orienthinduja Centra Esperanto-Organizo), 1933-? Mi posedas [parton de] unu komuniko. Ne estas klare kiom da numeroj aperis. - La Sperto, 1935 (Makassar) Mi posedas la unuajn du numerojn. Povus esti ke ne aperis pliaj, povus esti ke jes.... - Indonesia Perspektivo, 1949 Haveblas unu numero (aŭg.1949). Povus esti ke ne aperis pliaj, povus esti ke jes.... | [ID] Ada banyak buku-buku, resensi-resensi, orang-orang... yang saya telusuri dan baca berkaitan dengan sejarah pergerakan Esperanto di Indonesia, tetapi saya belum menemukan atau memandang mereka dengan jelas dan tepat.
Untuk memberi kesempatan kepada anda membantu mencari apa yang kami cari, dibuatlah daftar berikut ini. Jika anda memiliki salah satu dari hal-hal yang kami cari atau menemukan seseorang yang punya koneksi/hubungan dengan pergerakan Esperanto di Indonesia (bahkan jika menurut anda itu sedikit sekali kaitannya dengan hal ini, misalnya jika anda pernah berkomunikasi dengan Esperantis Indonesia atau mengunjungi Indonesia cukup lama dan bertemu dengan salah satu Esperatis veteran), harap hubungi/kontak penelusur.
Orang² - Rankajo Chailan Sjamsoe DatoeToemenggoeng (1905-1962)
- Liem Tjong Hie (1906-1991).
Buku² - (tata bahasa dalam bahasa Melayu), P.W. van den Broek, 1924. - Mondvidilo, peladjaran Esperanto-Melajoe, K. Wirjosaksono. SUDAH KETEMU!! - Esperanto-Indonesia, woordenboek kantong, Sumber Pengetahuan, tahun 40an. Kamus Saku. Muncul di dalam daftar Kamus-Kamus Indonesia. - Peladjaran esperanto tidak dengan goeroe, P.W. van den Broek, 1932. - Dataro el la historio de la lingvo Esperanto, Liem Tjong Hie, 1932? - Sedjarah gerakan Esperanto, Arwani, ?? - Kompleto pri la Korelativoj, Hamaker, 1941. - Inti Sari bahasa Esperanto, Sie Ping Oen, 1958?.
Majalah²
- Esperanto
– propagandablad der nederlandsch-indische esperantisten,
1922-1923. - Hinda
Esperantisto – organo de la tuthinda Esperantistaro,
1925-1934. - Nia Organo, 1936-1941 (Cheribon) |