La 7an de aprilo 2013, dum la unua Indonezia Esperanto-Kongreso estis (re-)fondita la Indonezia Esperanto-Asocio. Ĝis la asocio estas oficiale registrita kaj povos krei retpaĝaron, la informoj pri la asocio troveblos ĉi-tie. Kompreneble vi volas membriĝi en ĉi tiu asocio. La asocio serĉas klubojn kiuj volas esti ĝiaj sekcioj. La jam ekzistantaj grupoj kaj kluboj ricevis peton pripensi la aferon. Se ĉiuj kluboj kaj grupoj kiuj sukcesas iĝi klubo kun vera estraro iĝas ankaŭ sekcio, tio multe helpos al la movado en la lando kaj al la bona funkciado de la nacia asocio. |