Por Gergej estis kvazaŭ sonĝo, ke li – jen – rajdetas apud Dobo per vigla turka ĉevaleto. Li pensadis pri tio, kiel lin povis trafi tiu granda gloro. Li alrigardis jen la ĉevaleton, jen la glavon. De tempo al tempo li karesis la ĉevaleton, kaj eltiris la glavon. Se hazarde ili renkontus turkojn, kaj Dobo dirus al li: „Ataku, Gergej!” – do, li certe atakus eĉ tutan regimenton. Jam vesperiĝis. Supre nubetoj ŝvebis, kaj kiam la suno komencis farbi ilin per ora koloro, la tuta ĉielo fariĝis tia, kvazaŭ ĝi konsistus el oro, dense ornamita. Dum ili rajdas malsupren laŭ la serpentuma vojo, la ĉevalo de Dobo subite haltas. Ĝi levas la kapon, kaj maltrankvile batadas la teron per la hufo. Dobo rerigardas. - Mia ĉevalo eksentis turkojn. – li diras svingante la kapon. – Ni haltu. Pli frue li sendis antaŭen du soldatojn. Do, ilin atendis la viro kaj la knabo. Post kelkaj minutoj ambaŭ soldatoj galopis reen. - En la valo, laŭ la landvojo venas turka taĉmento. – anoncis unu el ili al Dobo. - Ili venas en milita formacio. – diris la alia. - Ĉu malproksime? – demandis Dobo. - Sufiĉe malproksime. Eĉ du horoj pasos, ĝis ili alvenos. - Kiomope ili estas proksimume? - Eble eĉ ducentope. - Ĉu ili venas laŭ la landvojo? - Jes. Laŭ la landvojo. - Ĉu ankaŭ ili venas kun kaptitoj? - Kun kaptitoj, kaj kun multaj ĉaroj. - Ili estas la postgardo de paŝao* Kason. – diris Dobo. – Egale! Ni atakos ilin. *paŝao: alta rango en la tiama turka armeo La landvojo laŭ larĝaj kurboj serpentumas supren al la montaro Meĉek. Dobo serĉis lokon por la taĉmento, kie alta roko kovras la kurbon antaŭ la proksimiĝantoj. Tie ili povas kaŝiĝi por surprizi la turkojn. - Ĉu ni ne estas tro malmultaj? – Demandis blonda, juna soldato kun vizaĝo lentuga*. Eĉ per unu alrigardo oni povis diveni, ke li iam havis komfortan infanaĝon. *lentuga: makulita de brunaj, pigmentaj makuloj sur la blanka hauto, precipe cxe la vizaĝo - Tute ne, Djurka! – respondis Dobo ridetante. – Se tiel subite trafos ilin la atako, ili ne havos tempon por nombrumi, kiomope ni estas. Ĝis tiam eĉ vesperiĝos. Kvankam ni ne povos glavmortigi ilin ĉiujn, sufiĉos, ke ili diskuros. En la vilaĝoj oni jam povos ilin kapti po unu. La ĉaroj de la liberigitaj kaptitoj ĝuste tiam aperis ĉe la vojkurbiĝo. Dobo sendis al ili soldaton kun mesaĝo, ke ili tuj returnu sin al la direkto de Pecx, poste ili veturu ĉu al oriento, ĉu al okcidento, sed neniel al nordo aŭ sudo. Oni povis vidi kiel ilin atingas la soldato, kiel haltas la vico de ĉaroj, kiel ili returnas sin unu post la alia, kaj kiel ili ekveturas al la mala direkto. Dobo alrigardis la knabon Gergej. - Diable! – li murmuris malbonhumore. – Kie mi povus kaŝi la infanon? |